Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2013 3 08 /05 /mai /2013 22:34
Alĝerio : 8a de majo 1945, komenco de granda masakro…

08/05/2013

Masakroj de Setif, Gelma, Kherata kaj ankaŭ… Ĝiĝelli

VIDEO : http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=jK3YZ_DORT8

La 8an de 1945, en Setif, la alĝeriaj naciistoj de la Partio de la Alĝeria Popolo de Mesali Hadj (en prigardita rezidejo) kaj de Amikoj de la Manifesto kaj libereco de Ferhat Abbas organizas defiladon por celebri la defalon de la nazia Germanio. La aliancaj flagoj estas ĉekape.

Subite, alĝeriaj afiŝtabuloj kaj flagoj estas deplojitaj. La afiŝtabuloj surportas la sloganojn « liberigu Mesali-n », « Vivu Alĝerion liberan kaj sendependan », « For faŝismon kaj koloniismon ».

Buzid Saal rifuzas mallevi la alĝerian flagon kiun li portas ; li estas mortpafita de policisto.

Tio okazigas popolribelon.

La alĝerianoj kiuj fuĝas sub la policaj pafoj agresas siavice la Eŭopanojn kiujn ili renkontas. Ĉie resonas batal-alvokon. Je la 13a horo, elirblokado estas starigita kaj urĝostato dekretita je la 20a horo. Armeo, polico kaj ĝendarmaro trakuras la arabajn kvartalojn. La militista leĝo estas proklamita, kaj armiloj disdonitaj al la Eŭropanoj.

La represio estos terura.

Samtage, en Gelma (oriente de Konstantino), la paca manifestacio organizita de la naciistaj aktivistoj, alĝeriaj kaj aliancaj flagoj ĉekape, estas stopita de la sub-prefekto Aŝiari. La polico pafas sur la defiladon : kvar alĝeriaj mortintoj (neniu eŭropano). Aŝiari dekretas urĝostaton, kaj armigas la milicon de kolonianoj.

Tiu milico komencas veran pogromon kontraŭ la islama loĝantaro.

« Mi vidis kamionojn kiuj eliris de la urbo kaj, post intervaloj de dek ĝis dekkvin minutoj, mi aŭdis pafadojn. Tio daŭris du monatojn ; la milicanoj kolektis la homojn ĉie por mortigi ilin. La ekzekutoj okazis ĉefe en Kef-El-Bumba kaj en la mino de Hadj M’Barak ». Centoj da islamanoj de Gelma estis ekzekutitaj sen juĝo.

Alĝerio : 8a de majo 1945, komenco de granda masakro…

La verkisto Kateb Yacine estis kolegiano ĉi-epoke ; okula atestanto de la eventoj de Setif, li skribas :
« Mi atestas ke la manifestacio de la 8a de majo estis paca. Organizinte manifestacion kiu deziris estis paca, ni estis surprizitaj. La gvidantoj ne antaŭvidis reagojn. Tio finiĝis per dekoj da miloj da viktimoj.
Ĉe Gelma, mia patrino perdis la memoron (…) Ni vidis kadavrojn ĉie, en ĉiuj stratoj. La represo estis blinda ; tio estis grand
a masakro. »
La popolribelo ampleksiĝis pro la novaĵo de la represo en la tuta regiono de Setif, Gelma, Kherata kaj Ĝiĝelli.
La represio estis senkompata kaj blinda.
La represio, gvidata de la franca armeo, sed ankaŭ de la eŭropaj senbridaj milicoj, estis de nekredebla perforto : senjuĝaj ekzekutoj, masakroj de civiluloj, bombadoj de marbordaj vilaĝoj fare de miltŝipoj… la bilanco neniam povos esti starigita.
Terura apogeo estas atingita kiam kirasaŭtoj aperis en la vilaĝoj kaj pafis sur la loĝantojn fuĝantajn ĝis la montaro. La blenditaj armveturiloj estis anstataŭigitaj de militistoj alvenintaj surloken.
Multaj korpoj ne estis enterigitaj ; ili estis ĵetitaj en putojn, en la pasejo de Kerata. Milicanoj uzis kalkofornojn por malaperigi la kadavrojn.
Saci Benhamla, kiu loĝis kelkajn centojn da metroj de la kalkoforno de Heliopolis, priskribas la neeltenitan odoron de bruligita karno kaj la senĉesan ir-revenon de la kamionoj elverŝantaj kadavrojn, kiuj poste brulis, ellasante bluetan fumon.
En Kef-El-Boumba, « mi vidis Francojn elkamionigi kvin personojn kun ligitaj manoj, meti ilin sur la vojo, surverŝi ilin per benzino antaŭ ol bruligi ilin vivantaj. »

http://archives-lepost.huffingtonpost.fr/article/2009/05/24/1548005_algerie-8-mai-1945-debut-d-un-grand-massacre-dernier-volet-5-5.html

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }