05/07/2013
La greka polico jam trudis tiujn sekslaboristojn al HIV-elserĉado dum neatenditaj sanitaraj kontroloj en prostituejoj kaj aliaj atenaj lokoj. Ŝajnas ke tio ne sufiĉas. La greka polico ankaŭ malobservis iliajn fundamentajn rajtojn publikigante iliajn fotojn, nomojn kaj profesiojn en interreton sen ilia konsento.
Raportita pasintan 4an de majo de la retgazeto LeMonde.fr, la provizora enkarcerigo pro « provoj de gravaj korpaj lezoj » de sesdek pozitivaj prostituitoj de la greka justico plu ĉefrolas en gazetaro.
Koalicio PLUS memoras ke stigmatizado kaj diskrimino de seropozitivaj personoj pro ilia serologia statuso aŭ por ĉiaj aliaj motivoj, kontribuas al plifortigo de epidemio. Koalicio PLUS ankaŭ substrekas ke la punpersekutado kontraŭ la personoj vivantaj kun HIV sekve al ne-protektataj seksrilatoj kaj libere konsentitaj pro « provoj de gravaj korpaj lezoj » aŭ « provo de transmisio de malsano al homo », agadas kiel bremsoj al la preventaj klopodoj, tial ke tiu persekutado malpersvadas ĉiujn scii pri ilia serologia statuso pere de memvola elserĉado.
Kolacio PLUS do denuncas la agadojn de la greka ŝtato kun plej granda vigleco, kaj alvokas subskribi kaj subskribigi la retpeticion de Thierry Schaffauser, sekslaboristo kaj brita aktivulo, adresita al S° Luca Papademon, greka Ĉefministro.
Tiu-ĉi petas aparte la tujan ĉesigon de la truditaj elserĉadoj de la grekaj sekslaboristoj, kaj ankaŭ la respekton de la privata vivo kaj garantion ke ili povu aliri senpage kaj anonime al elserĉad-strukturoj.
http://www.coalitionplus.org/grece-la-chasse-aux-prostituees-seropositives-est-ouverte/