Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2013 5 05 /07 /juillet /2013 21:43
Israelo : la Kneset, israela parlamento, aprobis ekde la unua kunveno la leĝon Prawer-Begin

05/07/2013

Lundon 24an de junio 2013, la Kneset, israela parlamento, aprobis ekde la unua kunveno la leĝon Prawer – Begin : 43 por / 40 kontraŭ – tio, kio lasas 37 voĉdonojn blankajn aŭ neĉeestantajn.

Ĉio estas do starigita por « laŭleĝe » forpeli la beduenan loĝantaron de Negevo / Nakab.

La leĝo senposedigas la Palestinajn beduenojn de ilia tero, iliaj tradiciaj vivrimedoj kaj atencas ilian socian strukturon.

Ĝi trudas la Beduenojn amasiĝi en urbaj areoj malriĉigitaj kie ilia propra potencialo de disvolvado estos ĉagrenita.

La Tribunalo Russell pri Palestino parolas ne nur pri apartismo sed ankaŭ pri sociocido por kvalitigi la israelan politikon kontraŭ la palestina socio, t.e sistema detruado de ties lingvo, kulturo kaj nacio.

La leĝo Prawer-Begin estas kontraŭa al la rekomendoj de la UN-Komitato pri la rajtoj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj, kiu interpelaciis la Ŝtaton Israelo, por ke ĝi ĉesigu elpeladojn kaj detruadon de la « ne-agnoskitaj » vilaĝoj.

Ĝi ankaŭ estas kontraŭa al la rekomendoj de la Internacia Konvencio por Forigo de ĉiaj formoj de Rasa Diskrimino (IKFRD) : tiu-ĉi, en 2007, intervenis ĉe la Israela ŝtato por ke ĝi agnosku la beduenajn vilaĝojn, permesu la beduenojn plu labori siaj kampojn kaj rezignu pri la delokigoj realigitaj sen la konsento de la vilaĝaj loĝantoj.

La peto al Israelo retiri la planon Prawer estis farita en marto 2012 de la IKFRD kaj en julio 2012 de la Eŭropa parlamento.

La aprobita leĝo Prawer-Begin enhavas artikolojn kiuj estos eĉ pli premegaj por la beduenoj, inter kiuj :

  • La leĝo estos ekzekucia post tri jaroj kaj ne 5 jaroj kiel origine antaŭvidita ;
  • Ministeria komitato estos nomumita por sekvi la efektivigon de la programo surbaze de la periodaj raportoj kiujn ĝi ricevos ;
  • 250 policistoj estos aldonitaj al la personaro taskita efektivigi la planon.

Tiu leĝo estas des pli skandala ke la Beduenoj petas nur regadon laŭ 5% el siaj teroj. Ankaŭ notindas ke la Beduenoj estas israelaj civitanoj!

Adalah (Jura centro por la rajtoj de arabaj malplimultoj en Israelo) inventaris la diskriminajn leĝojn malfavorajn al la palestinaj civitanoj.

De 1948 la listo nombras pli ol 60 leĝojn kiuj koncernas ĉiujn aspektojn el la vivo, inkluzive la proprieton de la tero, la aliron al Ŝtataj resursoj, la malliberulojn, la rajtojn civitajn kaj politikajn.

http://www.lepoint.fr/monde/israel-de-30-000-a-40-000-bedouins-deplaces-de-force-06-05-2013-1664070_24.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }