Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2013 1 07 /10 /octobre /2013 14:23
Francio : « Romaa Fiereco » en Parizo kontraŭ stigmatizado

07/10/2013

Ĉirkaŭ 200 personoj kolektiĝis dimanĉon en Parizo por la 3a « Romaa Fiereco », marŝado por la digneco de Romaoj kaj vaganta popolo, en kunteksto de stigmatizado de tiuj popoloj, denuncis la organizantoj.

La kolektiĝo, organizita de la Eŭropa Kontraŭrasista Movado (EKM) kaj Franca Unio de Romaaj Organizaĵoj (FURO), celis celebri per muziko la diversecon de Romaaj identecoj kaj kulturoj, en streĉa kunteksto post la diroj de la ministro pri Internaj aferoj, Manuel Valls, pri la Romaoj, asertante fine de septembro ke plimulte el la Romaoj ne provas integriĝi kaj ke « ilia destino estas reiro al sia lando ».

« Ĉi-jare, la Romaa Fiereco okazas en etoso kaj publika parolado je nekredebla perforto », substrekis porparolanto de EKM, Aline Le Bail-Kremer, eksplikante ke la organizo mem okazigis multajn malfacilaĵojn, interalie por akiri permeson instaliĝi placo Bastillle, ne malproksime de la loĝejo de la ministro pri Internaj aferoj.

Tiu placo, ŝi rememoris, estas « simbolo », interalie ĉar pluraj dekoj da Romaaj familioj instaliĝas ĉiujn noktojn en la apudaj stratoj.

« Ni vidas eŭropajn civitanojn, ofte kun infanoj, kiuj dormas ekstere en ĝenerala indiferenteco », ŝi insistis.

Denuncante la « diskriminacian politikon » kontraŭ la Romaoj kaj vaganta popolo, la prezidanto de FURO, Alain Daumas, diris ke li « kredis » pri la parolado de François Hollande dum la prezidenta balotado : « sed la realeco estas tute alia », li bedaŭris, opiniante ke la franca flago « estas malpurigita per makulo kiu nomiĝas diskriminacio ».

Tiu Romaa Fiereco estas « rimedo por diskonigi per muziko mesaĝojn adresitajn al la registaro kaj Eŭropo, pri la stigmatizado de la Romaoj kaj vaganta popolo ».

« Tute kortuŝita » de la situacio de la Romaoj, li bedaŭris ke « niaj naciaj reprezentantoj ne defendas ilin » kaj sin demandis « kiel aliĝi al la Republikaj valoroj dum kelkaj diskriminacias specifan popolon ».

Francio : « Romaa Fiereco » en Parizo kontraŭ stigmatizado

Entute, « Romaaj Fierecoj » okazis dimanĉon en preskaŭ 15 eŭropaj landoj, indikis la organizantoj.

En la manifestacio troviĝis interalie la televid-animanto kaj muzikisto Yvan Le Bolloch', membro de romaa muzikbando, kaj sendokumentuloj, kiuj finis sabaton marŝon de pluraj centoj da kilometroj tra la pariza antaŭurbo por postuli sian reguligadon.

http://www.france24.com/fr/20131006-roms-une-roma-pride-a-paris-contre-stigmatisation

Traduko de la flagrubando : « ĈIUJ KUNE POR REGULIGADO DE ĈIUJ SENDOKUMENTULOJ »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }