Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2013 1 07 /10 /octobre /2013 19:48
Sudano : pliaj manifestacioj, 19 prizonuloj liberigitaj

07/10/2013

Pliaj kontraŭ-registaraj manifestacioj okazis dimanĉon en Sudano kie juĝisto senkulpigis 19 personojn juĝitajn pro perfortoj ligitaj al la protestado provokita de la plikostiĝo de karburaĵoj.

Laŭ atestantoj, la protestantoj defiladis en pluraj lokoj de la urbo de Sinarn ĉirkaŭ 250 kilometrojn sud-oriente de Ĥartumo, kaj la polico intervenis pafante plorigajn gasojn.

La manifestaciantoj kriis « Libereco », kaj flamigis pneŭojn, ili precizigis.

Norde de la ĉefurbo Ĥartumo, ĉirkaŭ 250 personoj manifestaciis en la malriĉa kvartalo Ŝambat, indikis atestanto.

Tiu kvartalo estis scenejo de pluraj manifestacioj de post la komenco de protestado la 23-an de septembro. Tiu protestado estis provokita de la registara decido nuligi la subvenciojn pri karburaĵoj.

Tiu protestado dum kiu miloj da Sudananoj partoprenis dum pluraj tagoj en multaj urboj de la lando, estis senprecedenca de post la alveno de la generalo Omar el-Béŝir al potenco en 1989.

Sed la intenseco de la manifestacioj malkreskis ĉi-semajne, kun kelkaj neperfortaj kolektiĝoj.

La aŭtoritatoj mencias 34 mortintojn dum la unuaj manifestaciaj tagoj, eksplikante ke ĝi devis interveni kiam la homamasoj atakis benzin-staciojn aŭ policejojn.

Pli antaŭe, dimanĉon, sudana juĝisto decidis ke « pruvoj ne ekzistas » kontraŭ 19 akuzitoj kiu partoprenas grupon de 35 personoj kies proceso komencis ĵaŭdon ĉe la tribunalo de Haj Yousef, malriĉa kvartalo de Ĥartumo, indikis al AFP unu el iliaj advokatoj, Moutasim al-Haj.

La proceso de 16 aliaj membroj de la grupo daŭros lundon, laŭ tiu advokato.

Ili estis aparte akuzitaj pri detruado kaj bruego, deliktoj kiuj povas atingi inter 3 kaj 7 jarojn da mallibereco.

La sudana registaro aludis pri arestado de 700 « krimuloj » post la manifestacioj, inter kiuj kelkaj degeneris al rabadoj, organizitaj por protesti kontraŭ nuligo de subvencioj pri la karburaĵoj kio kreskigis ties prezojn je 60%.

Sed laŭ Internacia Amnestio, ŝajne okazis multe pli da arestadoj, kaj « ĉio indikas ke la homoj estas celataj (….) ĉar ili estas membroj de opoziciaj grupoj, aŭ aktivuloj ».

La organizaĵo bazita en Londono ankaŭ taksis ke pli ol 200 personoj mortigis marĝene de la manifestacioj, inter kiuj multaj prezentis vundojn per kugloj ĉe la kapo kaj brusto.

http://www.jeuneafrique.com/actu/20131006T210156Z20131006T210137Z/soudan-nouvelles-manifestations-19-detenus-liberes.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }