04/03/2013
Dungitoj en Usona uzino de Nissan en Canton-Mississippi, pledas por justa baloto pri agnosko de sindikato kaj postulas, ke Nissan ĉesu la timigan kaj senkuraĝigan konduton.
Nissan estas la sesa aŭtomobil-produktanto en la mondo laŭ grandeco, renoma entrepreno kun socia respondeco. Nissan agnoskis sindikatojn en Japanio kaj en aliaj partoj de la mondo kaj interkontraktis kun ili. Sed kiam la dungitaro en Usono strebis al sindikata reprezento, la estraro de Nissan aplikis la konduton de malnovaj sindikat-detruantoj. La intensa kontraŭ-sindikata kampanjo enhavis minacojn fermi la uzinon, pridemandadojn kaj ĉikanojn kontraŭ sindikatemaj laboristoj.
Dungitoj, studantoj, aktivistoj de la socia movado kaj aktivistoj por homaj rajtoj temigis tiun hontindan konduton de Nissan kaj postulas ke la entrepreno agu pli bone: „DO BETTER“.
En la entreprenoj, la universitatoj kaj en niaj urboj, komunomoj, ni staras komune kun la laboristaro en Mississippi. Ili defendas sian civitanan rajton, libere kaj sentime, egale ĉu ili estas reprezentitaj de sindikato aŭ ne.
La saman rajton, kiun Nissan jam de longe agnoskis en aliaj partoj de la mondo.
Donu la Nissan-laboristaron en Mississippi vian voĉon por rezistu ke Nissan faru pli bone kaj ke la afergvidanto de Nissan, s-ro Toshiyuki Shiga, intervenu, por ke justigu la situacio en Mississippi.
Por subteno :
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=1746