05/03/2013
La 11an de januaro 2013, la sindikataj organizaĵoj de mastroj (MEDEF, CGPME, UPA) kaj kelkaj de salajruloj (CFDT, CFE-CGC kaj CFTC) fintraktis Nacian Interprofesian Akordon (NIA) laŭdire de « dungeca sekurigo ».
http://fr.wikipedia.org/wiki/Mouvement_des_entreprises_de_France
http://fr.wikipedia.org/wiki/Conf%C3%A9d%C3%A9ration_g%C3%A9n%C3%A9rale_des_petites_
http://fr.wikipedia.org/wiki/Union_professionnelle_artisanale
http://fr.wikipedia.org/wiki/Conf%C3%A9d%C3%A9ration_fran%C3%A7aise_d%C3%A9mocratique_du_travail
http://fr.wikipedia.org/wiki/Conf%C3%A9d%C3%A9ration_fran%C3%A7aise_des_travailleurs_chr%C3%A9tiens
Tiu traktado estas profunda atenco kontraŭ la laboristaj rajtoj kaj neniigo de niaj socialaj gajnitaĵoj, trudante ĉiam pli da fleksebleco por la salajruloj, kaj faciligante la maldungajn procedurojn.
Por esti aplikebla, tiu akordo devas esti en la leĝo. La juŝaj deklaracioj de Laurence Parisot de MEDEF (mastra sindikato) postulante ke tiu akordo « estu skrupule respektata » kaj la volo de la respublika prezidento anoncante ke li volas « transkribi fidele tiun akordon en la leĝo » por esti « lojala kun la substribintoj » aŭguras nenion bonan por la laboristoj :
La dungisto povos trudi labortempan redukton aŭ salajran malaltiĝon kadre « de akordoj pri daŭro en la laborposteno ». Se la salajrulo rifuzas, li estos maldungita pro « ekonomia » kaŭzo kaj tiu motivo estos nekontestebla!
La dungisto povos ankaŭ maldungi pro « persona » motivo ĉiu salajrulo kiu rifuzos delokigon al alia parto de la lando, male al tio, kio akazas hodiaŭ.
Tio estas dungo-ĉantaĝo!
(...)
http://www.cnt-f.org/contre-la-regression-sociale-riposte-syndicale.html