Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2012 7 04 /11 /novembre /2012 15:30

budapest_56_06.jpg 04/11/2012

Dimanĉon 4an de novembro 1956, la tankoj eniras bruege en Budapeŝto-n por ĉesigi la insurekcion, kiu okazas de post oktobro. 

En 1949 la Hungara Popola Respubliko estas proklamita, laŭ la soveta modelo. 

Dum la unuaj jaroj, la reĝimo laboras prioritate al kolektivigo de teroj (Kolĥozoj) kaj ŝtatigo de industrio. La opoziciaj movadoj estas severe subpremitaj kaj la rifuzantoj estas senditaj en laborkampojn. En 1955, Hungario aliĝas al la Varsovia Kontrakto, kiu en la kunteksto de Malvarma milito, kunigas la laŭdiritajn komunismajn landojn. 

budapest_1956.jpg

De la 23a de oktobro 1956, la lando ekrevas renversi la sovetan jugon. 

Sub la popola premo, Imre Nagy estas nomumita ĉekape de la hungara registaro cele al instalado de parlamenta demokratio kaj restarigo de la fundamentaj liberecoj. Li proklamas neŭtralecon de la lando kaj eliron el la Varsovia Kontrakto. 

En plena Malvarma milito, Moskvo ne povas restadi sen reago fronte al tiu malkaŝa kontestado kontraŭ sia dominado sur la landoj oriente de Eŭropo.

La trupoj de la Vasovia Kontrakto eniras do en la landon por silentigi tiun opozicion. Pafadas kaj malgraŭ ilia rezistado, la ribelantoj ne povas rezisti kontraŭ ĉirkaŭ 2.000 sovetaj tankoj.

Sanga batalo tamen daŭros en provinco, dum pli ol du semajnoj.

Okcidente, tiu hungara ribelo estigas grandan emocion sed la registaroj prudente ne intervenas kontraŭ la Kremlo kaj lasas la rusian giganton silentigi la hungaran liberecon.   

http://aujourdhui.over-blog.fr/article-4-novembre-1956-les-chars-sovietiques-entrent-dans-budapest-111536557.html

https://www.youtube.com/watch?v=nEEiiCiMm1o

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }