Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2012 7 04 /11 /novembre /2012 20:53

Skouries.jpg 04/11/2012

https://www.youtube.com/watch?v=_a3ApW1iuWg

https://www.youtube.com/watch?v=L1r240XVJ1M

https://www.youtube.com/watch?v=qokYxt94Yxc&feature=related

https://www.youtube.com/watch?NR=1&v=0MCUtJd2b7Q&feature=endscreen 

La arbaro de Skurio, norde de la greka duoninsulo Halkidiki transformiĝis al batalkampo pasintan dimanĉon vespere dum vilaĝanoj kaj manifestaciantoj proksime de la partio Syriza alfrontiĝis kun la kontraŭ-batala polico. Ĉirkaŭ 2.000 manifestaciantoj pace defiladis direkte al la loko de la societo El Dorado kontraŭ la grava media efekto de ties mineja ekspluatado. Policaj eskadronoj kontraŭ-ribelaj jam blokadis la enirejon kaj ĵetis plorigajn gasojn por disigi la homamason.

(…)

Ili protestas kontraŭ dehakado de tuta arbaro, kio permesos al la kanada kompanio daŭrigi oran ekstraktadon, malgraŭ la media kaj homa kosto malutila, kiel indikita de pluraj studaĵoj. Unu plian fojon, la registaro subtenas la rabadon de naturaj resursoj por kontentigi grekajn kompaniojn proksimajn al registaraj partioj (Mpompolas) kaj ties internaciaj komplicoj (El Dorado), oferante la medion kaj la sanon de la grekaj civitanoj al profit-ĉasantoj, kaj disponigante al tiuj-ĉi la grekan policon. 

(…)

1784519_3_7e7b_des-manifestants-defilent-contre-la-reouvert.jpg

Okazis pluraj skandalaj kazoj da polica perforteco kiuj ne estis – kiel ofte – raportitaj de la tradiciaj amaskomunikiloj. Policistoj rompis veturilajn fenestrojn kun pasaĝeroj interne, draŝis aĝajn manifestaciantojn, trudis virinon 55-jaran surgenuiĝi, vundante ŝin je kruro kaj rompis kameraon de ĵurnalisto @nikospilos.

Iliopulos, membro de la junulara movado Syriza diris : « La policistoj persekutis nin ĝis la vojsupro dum 7 kilometroj kaj la homoj ekpanikis. Ili ĵetis plorigajn gasojn interne de la veturiloj. »      

18 personoj estis arestitaj kaj kondukitaj ĉe la policejo de Poligyros (ĉefurbo de Halkidiki), kie 150 aliaj personoj amasiĝis por esprimi ties solidarecon. Sekve al traktadoj, la interpelaciitoj rajtis vidi 4 advokatojn.     

http://en.wikipedia.org/wiki/Polygyros 

http://www.okeanews.fr/la-foret-de-skouries-se-transforme-en-champ-de-bataille/ 

http://solidarity-greece.blogspot.fr/2012/10/la-foret-de-skouries-devenu-un-champ-de.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }