10/06/2012
De tri semajnoj, la ministoj hispanaj strikas por denunci la drastajn aranĝojn deciditajn de la registaro en la helpoj al karbo. http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-hispanio-striko-de-ministoj-alfronti-oj-kun-la-polico-106252842.html Por esti aŭskultataj, grupo de 8 poste 7 ministoj el Santa Cruz del Sil, en la provinco Leono http://eo.wikipedia.org/wiki/Leono_(Hispanio), unu el la minejaj regionoj en la norda lando, decidis enfermiĝi funde de la ŝakto.
En la duonlumo de galerio 800 metrojn subtere, norde de Hispanio, sep ministoj kovritaj per fulgo kartludas kaj provas plu rideti, malgraŭ 20 tagoj jam trapasitaj izolite ĉi-tie, por krii la malesperon de la tuta profesia sektoro. « Ni restados ĝis kiam solvado estos trovita », asertas Alfredo Gonzales, 45-jara, en blua laborvesto, kasko surkape. « Ni estas deciditaj daŭrigi la lukton ». « Se la situacio ne pliboniĝas, ni eliros piedoj antaŭe », insistas José Antonio Perez, 40-jara.
http://www.lasextanoticias.com/videos/ver/mineros_en_lucha/608763
http://periodismohumano.com/economia/los-mineros-se-resisten-a-su-fin.html