Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2012 1 11 /06 /juin /2012 20:15

-ilio-copie-1.jpg 11/06/2012

Violentaj alfrontiĝoj eksplodis en la centro de Santiago inter polico kaj ĉirkaŭ 3.000 manifestaciantoj oponitaj al ceremonio omaĝe al Aŭgusto Pinochet, okazigante 16 vunditojn – 14 policistojn kaj du ĵurnalistojn – dum 25 personoj estis arestitaj, laŭ la aŭtoritatoj.

Tiuj alfrontiĝoj, el la plej violentaj de tiuj lastaj monatoj, koncentriĝis apud la treatro Caupolicán, kelkajn centojn da metroj for de la prezidenta palaco kie manifestaciantoj kapuĉvestitaj kontraŭstarigis la policistojn, armitajn per ŝtonoj kaj bastonoj.

La polico, kiu deplojis gravajn rimedojn por malhelpi ĉiajn perfortaĵojn, uzadis siaflanke plorigajn gasojn kaj akvo-lancojn por disigi la 3.000 manifestaciantojn.

La ekbatoj daŭris pli ol tri horoj.

« Murdisto, murdisto ! », skandis la manifestaciantoj kiuj troviĝis proksime de la teatro Caupolicán, en la centro de la ĉilia ĉefurbo, por protesti kontraŭ la ceremonio dum kiu estis projekciita dokumentan filmon titolitan « Pinochet », dediĉitan al la eks-diktatoro kiu regis de 1973 ĝis 1990.

« Tio estas tute malmorala omaĝi al murdisto, genocidisto, kiu murdis, torturis, malaperigis homojn aŭ trudis ilin al ekzilo, kaj senigis la popolon de ĉiuj ĝiaj sociaj rajtoj », deklaris al AFP Yolanda Contreras, unu el la gemanifestaciantoj.

Ĉirkaŭ 2000 partizanoj de la eks-generalo kuniĝis en la spektejo.

« Mi ĉeestas ĉar ni ne rajtas paroli. Mi estas « pinochetisto » de kiam mi estis 15-jara, kiam mi estis studentino kaj mi ne malsamopinios, nek miaj infanoj », tiel gurdas Lucila Ruiz. 

La ceremonio estis organizita de la Korporacio 11 septembro, kiu tiel nomiĝas pro la dato de la puĉo kontraŭ la socialista registaro de la prezidento Salvador Allende kiu kondukis lin al potenco la 11an de septembro 1973.

(..)

Preskaŭ 40 jarojn post la puĉo kontraŭ la prezidento Salvador Allende, la dokumenta filmo eksponas la politikan situacion kiu antaŭis la puĉon kaj inventaras la ĉefajn realigaĵojn de la reĝimo.

Dum la epoko kiam la generalo Pinochet regadis, 3.225 personoj estis murditaj aŭ malaperis kaj 37.000 torturaj aferoj kaj neleĝaj enkarcerigoj estis nombritaj.

La anonco de tiu omaĝa vespero kelkajn tagojn antaŭ ties disvolviĝo provokis viglan polemikon inter la defendantoj de la esprimlibereco kaj la familioj de viktimoj, deciditaj malpermesigi la eventon.

La registaro deklaris ke ĝi ne asociiĝis al la iniciato sed ke li respektis la kuniĝan rajton. Koncerne la justico, ĝi rifuzis apelacion deponitan de la Grupo de parencoj de malliberuloj kaj malaperintoj por provi malpermesi ĝin, opiniante ke malpermeso de evento en privata loko ne estas en ties povo.

Tamen, dimanĉon, en intervjuo ĉe la nacia televido, antaŭa membro de la reĝimo, nuna porparolanto de la registaro de la prezidento Sebastián Piñera, Andrés Chadxick, konfidis ke « li profunde pentas » sian subtenadon al la diktaturo pro la « kruda malobservado pri homaj rajtoj dum la militista registaro ». 

chili

http://tempsreel.nouvelobs.com/monde/20120611.AFP8964/chili-violents-affrontements-lors-d-un-hommage-a-l-ancien-dictateur-pinochet.html 

http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=UQL3i3zdE4c#!

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }