13/05/2012
Miloj da « indignuloj » manifestaciis ĉi-sabaton en la centro de Madrido. Ili reinvadis la stratojn unu jaron post la naskiĝo de sia movado ekfontita en Hispanio por denunci la krizon, la koruptadon kaj la senlaborecon. Ankaŭ en Londono kaj en Portugalio, la movado aŭdigis sian voĉon.
Reuzante siajn favoratajn sloganojn kiel « ili ne reprezentas nin », akompanataj per tamburoj, la manifestaciantoj alvenintaj kolumne el ĉiuj kvartaloj de la urbo konverĝis al Puerta del Sol, la placo en la centro de Madrido, kiu vidis la naskiĝon de la movado, la 15an de majo 2011.
Ili intencis organizi dum kvar tagoj « konstantan asembleon », ignorante la malpermeson oficialan laŭ kiu la manifestacioj devos ĉesi ĉiuvespere je la 22a. Aliaj manifestacioj estis antaŭviditaj en 80 hispanaj urboj.
« La violento, estas pergajni 600 eŭrojn »
« Estas grave montri ke ni plu estas tie, ke miloj da homoj volas ŝanĝadon », eksplikis oficistino 23-jara, kiu portis etan afiŝtabulon kun surskribo : « alia mondo eblas ». « Via ŝuldo, ni ne pagu ĝin », anoncis granda flagrubando, aŭ « ni ne estas varo en la manoj de la politikistoj aŭ bankistoj ». « La perforto estas pergajni 600 eŭrojn »
« Ni estas ĉi-tie ĉar ni plu indignas pri la rigoreca politiko trudita al ni far la ekonomia elito », deklaris studento pri filozofio 21-jara, kiu direktiĝis kun miloj da aliaj manifestaciantoj ĝis la Puerta del ŝol. Li deziris kredi ke « la movado daŭras kun la sama impulso ».
Sur tiu placo instaliĝis, antaŭ unu jaro, la tendumejo de la « indignuloj », antaŭ ol estigi imitantojn en la tuta mondo. Dum unu monato, tiu aranĝo de tendoj kaj ŝirmtukegoj fariĝis la simbolo de incitegiĝo kiu estigis surprizon en lando kie, malgraŭ la krizo, la malkontenteco ĝis nun malmulte esprimiĝis.
(Dankon al Ricki) : #12M-15M Puerta del Sol, Madrido : brutala polica « liberigo » kelkajn minutojn antaŭ la 5-a matene. 18 manifestantoj estis enkarcerigitaj. Oni rimarkas nur du malseriozajn vunditojn inter policistoj.
Video:http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=3vCvvci-BwA#!