15/05/2012
http://eo.wikipedia.org/wiki/Koltano
La Anonimuloj helpas denove Afrikon, kaj pli precize la Demokratia Respubliko Kongo-n.
Ĉi-foje, tio estas « koltana operacio », el la nomo de tiu minaĵo nepre necesa por la konstruado de poŝtelefonoj kiu estis lanĉita la 10an de majo, raportas la inform-retejo Owni.fr :
Alvoko en la hispana : http://owni.fr/2012/05/11/anonymous-attaque-bayerd-sony-lg-samsun/
La organizaĵo de ciber-aktivistaj retpiratoj atakis de la 11an vespere dum tri tagoj la retejojn de pluraj multnaciaj entreprenoj : Bayer, Samsung, LG kaj Sony, akuzitaj subteni la « koltanan fikomercon » kaj do nutri la armitajn konfliktojn en DRK.
Kaj fakte, en DRK, koltano estas sinonimo de konflikto. Tiu « griza oro » estas komponaĵo kiun oni trovas en ĉiuj poŝtelefonoj, komputiloj kaj aliaj elektronikaĵoj. Ĝia ekstraktado masiva kaj senbrida en la regiono de Norda Kivu, ĉe la landlimoj de Ugando kaj Ruando, financas nerekte la ribelantojn.
La multnaciaj entreprenoj ofte ignoras la surlokan realecon.
Per serv-rifuza atako, ĝia kutima agado, la Anonimuloj atakis kvar entreprenojn High Tech (pinta teknologio) ili superŝutas la retejojn per petoj cele al igi ilin neatingeblaj dum pluraj horoj, eĉ pluraj tagoj.
La « koltana operacio » estis sukceso, la retejoj estis neatingeblaj dum pluraj horoj.
Kial la Anonimuloj interesiĝis pri la koltano en DRK ? Eble pro la revigliĝo de streĉoj kaj perfortaĵoj en la regiono de Norda Kivu de post la fino de aprilo 2012.
Tio, kio certas, estas ke la retpiratoj volis denunci tiujn grandajn entreprenojn germanan, japanan kaj korean kiuj ne dependas de la usona leĝaro kiu reguligas la koltanan ekstraktadon, unu el la kvar « konfliktaj minaĵoj ».
La Dood Franck Act ekvalidita en 2011, trudas la usonajn entreprenojn pruvi ke la minaĵo uzita de la entreprenoj ne devenas de tiuj konfliktaj zonoj.
La anonimuloj ankaŭ enskribas tiun agadon kadre de pli larĝa operacio por media protektado : la operacio « Verdaj Rajtoj » lanĉita en printempo 2011.
« Tiu mega-operacio kunigas personojn kiuj sin prezentas kiel Anonimuloj kaj kiuj rigardas la mediajn riskojn kiel komuna denominatoro de siaj ciferecaj agadoj », eblas legi sur la retejo Owni.fr.
Kontaktita de Owni,la grupo Bayer tamen forneis ĉiajn implikadojn en la koltana ekstrakto en Norda Kivu.
Video en la angla – subtekstoj en la franca : http://www.slateafrique.com/42981/le-coltan-et-autres-minerais-maudits-de-la-rdc