Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2012 2 04 /12 /décembre /2012 21:23

immigresgrece.jpg 04/12/2012

Dekoj da famkonatuloj grekaj kaj eksterlandaj el kiu itala Nobelpremio pri literaturo Dario Fo, alvokis lundon al eŭropa mobilizado kontraŭ la novnazia disvolviĝado en Grekio, per marŝo al Akropolo antaŭvidita la 15an de decembro.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dario_Fo

Titolita « Kunkune en Eŭropo por demokratio », tiun alvokon diskonigis la grekaj medioj, dum ĝi disvastiĝos en la eksterlandan gazetaron, laŭ lia iniciatinto, la prezidento de la eŭropa Kontraŭ-rasisma movado Egam, kies sidejo estas en Parizo, Benjamin Abtan. 

Denuncante la multobliĝon en Grekio de la diskursoj kaj « violentaj agadoj » rasismaj kaj kontraŭjudismaj, la teksto estas interalie subskribita de plejparte de la asocioj pri enmigradoj en Grekio, kaj ankaŭ de multaj universitatanoj, aktivistoj pri defendo de homaj rajtoj de tiu lando kaj aliaj eŭropaj landoj. Ili anoncas la organizon la 15an de decembro en Ateno de « silenta Marŝo » de la Greka parlamento ĝis Akropolo, simbolo de la antika greka demokratio. Tiu manifestacio ricevis la subtenon de la socialistaj partioj kaj de la demokrata maldekstro grekaj – partneroj de la koalicia registaro estrita de la konservativulo Antonis Samaras – same kiel de la ĉefa opozicia partio, Syriza, laŭ Benjamin Abtan.

« For la rasismaj agresoj, for la koluzio inter la polico kaj la novnaziaj sbiroj, for la deklaracioj rasismaj, kontraŭjudismaj kaj neadismaj, for la justica pasiveco, for la permesemeco, la protektado kaj fakta subteno alportita al la gangsteroj de Ora tagiĝo », proklamas la subskribantoj. Ili postulas « sindevontigon » de Eŭropo « ĉar la eŭropaj politikoj truditaj al Grekio, aparte en la rigoreca kampo, kreas la kondiĉojn de novnazia plivastiĝo ».  

http://eo.wikipedia.org/wiki/Neadismo

Multaj organizaĵoj, el kiuj Ne-Registaraj Organizaĵoj, atentigis tiujn lastajn monatojn pri la nepuneco pri kio ĝuas la diskursoj rasismaj kaj kontraŭjudismaj kaj la violenta aktivismo de Ora Tagiĝo, kiu gajnis en junio 7% de voĉoj kaj 18 deputitoj en la Greka parlamento. 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ora_Tagi%C4%9Do 

http://www.humanite.fr/monde/appel-europeen-contre-la-percee-neonazie-en-grece-510112
neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }