04/12/2012
La 13an de novembro, la UN-Ĝenerala Asembleo alprenis amase rezolucion, kiu kondamnas la usonan embargon kontraŭ Kubo, instigante Vaŝintono-n ĉesigi sian longdaŭran embargon kontraŭ la insula lando de Karibio. La rezolucio titolita « La neceseco levi la blokadon ekonomian, komercan kaj financan truditan de Usono kontraŭ Kubo », estis aprobita de la Asembleo fare de 193 nacioj kun 188 poraj voĉoj, tri kontraŭaj kaj du sindetenoj. Usono, kiu trudis la blokadon en 1960, voĉdonis kontraŭ la rezolucia projekto kun Israelo kaj Palaŭo. La Federacio de Mikronezio kaj la Marŝala Insularo sin detenis, same kiel pasintjare.
La rezolucio, kiu ne estas leĝe deviga, admonis unu plian fojon la Ŝtatojn, kiuj aplikis kaj daŭre aplikas la leĝojn kaj la blokadon kontraŭ Kubo, ke ili « alprenu la necesajn aranĝojn por nuligi tiun embargon kiel eble plej rapide, konforme kun ilia jura sistemo ».
(…)
https://www.youtube.com/watch?v=33hM9uH64O0