05/12/2012
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=M9LH6xWsBb4
La reagoj multobliĝas en Birmo sekve al subpremo lastan 29an de novembro de manifestacio kontraŭ kupra minejo ekspluatata de ĉina kompanio en asocio kun birma entrepreno apartenanta al armeo nord-okcidente de la lando apud Monywa.
http://en.wikipedia.org/wiki/Monywa
Pluraj monaĥoj estis vunditaj dum interpuŝiĝoj kun la policistoj. Ses aktivistoj estis interpelaciitaj la 3an de decembro kaŭze de instigo al tumultoj kaj la kortumo rifuzis ilia liberigo kontraŭ kaŭcio.
« La ĉeesto de sekurecaj fortoj signife kreskas » en la centro de Jangono, notas The Irrawaddy.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jangono
http://www.irrawaddy.org/archives/20404
La opozicia gvidanto, Aung San Suu Kyi, estis nomumita ĉekape de parlamenta komisiono por enketi pri la cirkonstancoj de la armea interveno kaj la kondiĉoj por daŭrigi la minejan ekspluatadon.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Aung_San_Suu_Kyi
Manifestacio de subteno al la loĝantoj de Monywa okazis la 1an de decembro antaŭ la Ĉina ambasadejo en Jangono. Pluraj aktivistoj partoprenantaj al tiu kolektiĝo estis arestitaj, aparte la monaĥo Ashin Gambira, kiu jam estis enkarcerigita ĝis lasta januaro pro sia rolo en la bonza ribelo de 2007.
Aliparte, daŭrigas la retejo, « La kampanjoj multobliĝas kontraŭ la kompanio Union of Myanmar Economic Holdings Limited, ankaŭ konata sub la nomo U Pai, kiu gvidas kun la ĉina kompanio Wan Bao la minejan projekton. Aktivistoj instigas al bojkoto de la biero Myanmar produktata de U Pai. » Wan Bao estus, laŭ la retejo, filio de ĉina kompanio kiu provizus armilojn al la birma armeo.
La loĝantoj de Monywa kontestas de aŭgusto la ekspluatadon de la minejo citante la damaĝojn kaŭzitajn al la medio kaj la neleĝajn konfiskojn de terenoj.
http://sd-35759.dedibox.fr/Declaration_universelle_des_droits_de_l_Homme_en_esperanto.mp3