17/05/2012
http://eo.wikipedia.org/wiki/Festivalo_de_Cannes
http://www.expeditionmed.eu/fr/fr/2012/05/les-dessous-de-cannes-3/
Petskribo : http://www.expeditionmed.eu/petition/index.php
Filmitaj cent metrojn marvaste de la Croisette (Kroazet), bulvardo kiu laŭiras la golfeton de Cannes (Kan), kvar videofilmetoj kun temo « La sekretoj de Cannes » estas publikigitaj de la kolektivo de la Ekspedicio Mediteranea En Danĝero (MED), marĝene de la festivalo, por alerti pri la maraj defalaĵoj.
Tial ke la projekciiloj estas turnataj al la festivalo, ŝajnis al ni salutinda malkaŝi, por informado, ekzemplon pri la origino de la defalaĵoj kiuj elverŝiĝas po tunoj en la maron kaj kiuj antaŭanoncas la median katastrofon kiu nune disvolviĝas en Mediteraneo, eksplikas Bruno Dumontet, la responsulo pri la projekto.
Pasintjare dum la dusemajna festivalo, la loĝantara triobligo de Cannes estigis 1.200 tunojn da kromaj defalaĵoj, laŭ la urbodomo.
Ĉiu duminuta videofimeto estis filmata sub akvo proksime de gravaj hoteloj en kiuj disvolviĝos ekde merkredo la 65a numero de la fama kinarta evento.
En Cannes sub la ŝtupoj de la Festivalo, oni plonĝas en farandolon de boteloj kaj plastaj ujoj ondadantaj sur la maraj fundoj kun muziko pruntita al la suspensa filmo « http://eo.wikipedia.org/wiki/Jaws »
Cannes invitas malkovri milojn da cigared-stumpoj ĵetitaj kiuj finas inter la algoj. Cannes enscenigas milojn da boteletoj forlasitaj kiuj finas sur la sablo marvaste de la strandoj.
Finfine, filmeto alertas pri la sorto de milionoj da maraj birdoj kaj de 100.000 mambestoj kiuj mortas ĉiujare pro la miliardoj de defalaĵoj ĉeestantaj en la oceanoj.
Tiuj kvar filmetoj estas publikigitaj en jutubo kaj en la retejo www.expeditionmed.eu de tiu kolektivo de ekologiistoj, scientistoj, artistoj kaj instruistoj kiuj luktas kontraŭ la maraj defalaĵoj kaj por la protektado de la mara biodiverseco en Mediteraneo.
Laŭ iliaj taksadoj, bazitaj laŭ datumoj kolektitaj dum du sciencaj kampanjoj en 2010 kaj 2011, estus preskaŭ 290 miliardoj da mikroplastoj flosantaj sur 10 ĝis 15 centimetroj drive en Mediteraneo.