Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2012 5 18 /05 /mai /2012 15:00

article_photo_1337233869188-1-HD.jpg 18/05/2012

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kebekio-manifestacio-de-studentoj-la-polico-intervenas-en-la-urbo-centro-103720870.html 

http://neniammilitointerni.over-blog.com/article-kebekio-la-enerala-striko-da-ras-104055551.html 

Kelkaj incidentoj violentaj punktis manifestacion de kelkaj miloj da studentoj, merkredon vespere en Montrealo, kiuj deziris protesti kontraŭ leĝ-projekton anoncitan de la registaro kebekia por ĉesigi la konflikton pri la lernej-elspezoj.

La polico deklaris neleĝa la manifestacion kaj petis de la marŝantoj ke ili disiĝu malmulte da tempo post frakaso de montrofenestraj vitroj de tri grandaj bankoj strato Ŝerbruk, en urbo-centro, kaj ke ĵetaĵoj estis lanĉitaj tiom kontraŭ la policon kiom la marŝantoj.

Multaj manifestaciantoj tamen huadis tiujn, kiuj fordonis sin al tiuj agadoj.  

La policanoj alsturmis la homamason kaj uzadis aparte surdigajn pafaĵojn por instigi la manifestaciantojn ke ili disiĝu. Almenaŭ tri personoj estis arestitaj, laŭ surloka fotisto de Franca Novaĵ-Agentejo AFP.

Simila manifestacio disvolviĝis merkredon vespere en Kebeko kie la provinca registaro ĵus anoncis ke ĝi igos voĉdoni specialan leĝon por ĉesigi la konflikton.

Tiu teksto, kies detaloj ni scios nur kiam ĝi estos « baldaŭ » deponita ĉe la parlamento, antaŭvidas la interrompon de la kursoj ĝis aŭgusto en la strikantaj establaĵoj kaj disponojn celantajn certigi liberan atingon al la plu funkciantaj kursoj por ĉiuj studentoj kiuj tion deziras. Alidirite, la strikpostenoj kiuj blokis la enirejojn al la establaĵoj estos malpermesitaj.

« Estas tempo ke kalmo revenu (…), la nuna situacio tro longe daŭris », deklaris la Ĉefministro de Kebekio, Jean Charest (Ŝarest), pri tiu dekkvarsemajna konflikto, la plej longdaŭra el la tuta historio de Kanado. La plialtigo de la lernej-elspezo estas konstestita de la studentoj, sed firme subtenita de la registaro.

La studentaj organizaĵoj, al kiuj S° Charest riproĉas neflekseblecon, akceptis kun amareco lian deklaradon kaj la ŝajnan rifuzon de la registaro plu traktadi.

« Se li volas ke nia striko daŭras ĝis aŭtuno, ni daŭros ĝis aŭtuno », deklaris la porparolanto de la plej radikala el tiuj organizaĵoj, la Klaso (Koalicio Larĝa de la Asocio por sindikatisma solidareco studenta), Gabriel Nadeau-Dubois, al la manifestaciantoj en Kebeko.       

http://www.google.com/hostednews/afp/article/ALeqM5h3B0IwqVXRKYgxbLDNReMdp3jrGg?docId=CNG.30072e716478a6616049a141e3d9f567.121 

http://www.bloquonslahausse.com/la-classe/ 

Video en la franca : http://www.youtube.com/watch?v=D1VsmSBsgSM

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }