Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 avril 2012 7 08 /04 /avril /2012 18:04

Amazonie.jpg08/04/2012

La senarbigado en Amazonio fakte triobliĝis laŭlonge de la tri unuaj monatoj de tiu jaro kompare kun la sama periodo pasintjare, indikis ĵaŭdon la brazila Instituto pri spacaj esploradoj surbaze de provizoraj informoj satelitaj.

De januaro ĝis marto 2012, la amazona arbarego perdis 388 kvadratajn kilometrojn kompare kun 135 kvadratajn kilometrojn dum la unua kvaronjaro 2011.

La Ŝtato de Mato-grosso (centro-okcidento), tero de bovbredado kaj grava produktanto de sojo estas plej tuŝata kun senarbigada zono pli ol 285 kvadratajn kilometrojn en februaro.

« Ni ne havas krizon de senforestado », asertis tamen la ministrino pri Medio Izabella Teixeira dum gazetistara konferenco. 

Laŭ ŝi, la pliigado de senarbarigo okazis pro la klara vetero dum la unua kvaronjaro, kio ebligis la kontrol-sateliton identigi facile la zonojn tuŝitajn.

Dum la pintkunveno pri la klimato de ONU (Organizaĵo de Unuiĝinaj Nacioj), en 2009 en Kopenhago, Brazilo engaĝiĝis redukti la detruadon de la amazona arbarego de 80% antaŭ 2020.

En 2011, la amazona arbarego perdis 6.238 kvadratajn kilometrojn post kulmino de 27.000 kvadrataj kilometroj en 2004.   

http://eo.wikipedia.org/wiki/Amazonio 

http://www.20minutes.fr/article/912121/amazonie-deboisements-presque-triple-1er-trimestre-2012 

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }