Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 avril 2012 6 07 /04 /avril /2012 15:52

via_campesina.jpg07/04/2012

 

Post la Monda Forumo Alternativa pri akvo, La Via Campesina (La kamparana vojo) http://eo.wikipedia.org/wiki/Via_Campesina reasertas la rajton pri akvo. Laŭ tiu internacia movado kiu kolektas milionojn da gekamparanoj : modestaj produktantoj, senteruloj, gejunuloj de la kampara medio, aŭ agrokulturaj laboristoj, la akvo estas komuna havaĵo profite al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Ĝi devas esti submetita al administrado publika, demokrata, loka kaj subtenebla : 

« Ni, kamparanaj organizaĵoj el diversaj regionoj de la mondo, membroj de La Via Campesina, renkontiĝis de la 12a ĝis 17a de marto okaze de la Monda Foruma Alternativa pri akvo en Marsejlo (Francio). Delegitoj venintaj, inter aliaj, el Turkio, Meksiko, Malio esprimis la malesperon de la « mediaj » viktimoj kaj specife tiuj, kiuj estas tuŝataj de la konstruado de baraĵoj, skistogaso http://eo.wikipedia.org/wiki/Skistogaso, minoj, akaparado, varigado, malofteco de akvo, poluada ĝeneraliĝo, subpremoj kaj murdoj kontraŭ la aktivistoj protektantoj de akvo.

Ni postulas ke la rajto « de » akvo kaj « al » akvo estus respektataj kadre de la nutraĵa suvereneco. La rajto « de » akvo estante la seninterompa  respekto de la akvo-ciklo en ties tuteco.

Ni asertas ke la privatigado kaj varigado de akvo kaj de iu ajn alia komuna havaĵo (semoj, grundo, lokaj kaj tradiciaj sciadoj, ktp.) estas krimo kontraŭ la tero kaj homaro. La grandaj projektoj de baraĵoj kaj hidroelektraj centraloj akaparas akvon, enkalkulante nek la bezonojn, nek la tradiciajn praktikojn nek la opinion de la surlokaj kumunumoj, ignorante la konservadon de la ekosistemo.

La krizoj pri akvo, biodiverseco, krizoj sociaj, energiaj kaj financaj estas ligitaj unuj al la aliaj kaj estas konsekvencoj de la novliberalismo kaj de la industri-agrikultura modelo disvolvita far la financaj institutoj internaciaj (Monda Banko, Monunua Fonduso Internacia, Monda Organizaĵo pri Komerco), la traktatoj pri liberaj interŝanĝoj, la Monda Konsilio pri akvo, la multnaciaj entreprenoj, kaj plejparte de la registaroj.

La « verda ekonomio » estas falsa solvo fronte al la klimata ŝanĝo kaj la akvo-manko. La varigado de akvo, karbono, biodiverseco, genetike modifitaj organismoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Genetike_modifita_organismo, nanoteknologioj http://eo.wikipedia.org/wiki/Nanoteknologio, klimat-manipulado, estas la novaj merkatoj de novliberalismo por respondi al la krizoj. La kurado antaŭen al nekonataĵo daŭras, dum tiuj respondoj teknicismaj kaj merkatismaj estas la ĉefaj kaŭzoj de la kaosoj ekologiaj kaj sociaj kiuj suferigas nin.

La modelo de industria produktado, la monokulturo, http://eo.wikipedia.org/wiki/Monokulturo, agrokemio, poluadis la akvojn, endanĝerigis nian sanon. Ni defendas la praktikojn agroekologiajn kaj la kamparanan agrikulturon, kiuj aplikas la nutraĵan suverenecon kaj kontribuas al la konservado kaj subtenebla uzado de akvo.

Akvo estas komuna havaĵo profite al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Ĝi devas esti submetita al administrado publika, demokrata, loka kaj subtenebla. La sciadoj lokaj kaj tradiciaj pri administrado de akvo, kiuj protektas kaj rigardas la ekosistemon en ĝia tuteco, ekzistas de jarmiloj. De tiu tempo, ili pruvis sian efikecon. La publikaj politikoj kaj la leĝoj pri akvo devas agnoski kaj respekti tiujn sciadojn.

Por nutraĵa suvereneco : for la akaparadon de akvo ! » 

La Via Campesina   

http://viacampesina.org/fr/index.php?option=com_content&view=article&id=664:stop-a-laccaparement-de-leau&catid=23:rrme-agraire&Itemid=36 

http://www.bastamag.net/article2223.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }