Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 février 2024 5 16 /02 /février /2024 14:44

16/02/2024

Tri kvaronoj el la ĵurnalistoj mortigitaj en la mondo en 2023 mortis en Gazaa sektoro.

La komitato por la protektado de la ĵurnalistoj, la KPĴ, aperigis sian jaran bilancon.

El 99 profesiuloj de mediatoj mortigitaj en la mondo en 2023, pli ol tri kvaronoj mortis en Gazao.

La KPĴ taksas, ke inter oktobro kaj decembro 2023, dum la tri monatoj de israela ofensivo, la nombro de mortigitaj ĵurnalistoj superas tiun de iu ajn lando dum tuta jaro.

La komitato enketas aliparte pri la cirkonstancoj de la morto de deko da palestinaj ĵurnalistoj inter la 72 mortintoj. En kelkaj kazoj, ili ŝajne estis intence celitaj de la israela armeo.

La bilanco por la jaro 2023 estas la plej alta de post 2015, kun kresko de ĉirkaŭ 44% kompare kun la antaŭa jaro. Krom tiu konflikto, 22 ĵurnalistoj kaj profesiuloj de mediatoj estis mortigitaj en 18 landoj.

 

Estas malfacile informi en Meksiko, Somalio kaj Filipinoj

La datumoj de la KPĴ montras, ke la ĵurnalistoj estas konstante celitaj en Meksiko, Somalio kaj Filipinoj, landoj jam mortigaj por la profesio tiujn lastajn jarojn.

La nombro de ĵurnalistoj mortigitaj en Meksiko pasis de 13 en 2022 ĝis 2 en 2023, pozitiva evoluo, sed ili plu suferas atakojn, kiel turmentadojn, minacojn kaj forkaptojn.         

05/01/2024

Ĵurnalistoj mortigitaj en Gazao: Raportistoj sen landlimoj deponas duan plendon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/jurnalistoj-mortigitaj-en-gazao-raportistoj-sen-landlimoj-deponas-duan-plendon.html

30/12/2022

Preskaŭ 1700 ĵurnalistoj estis mortigitaj en daŭro de 20 jaroj en la mondo, laŭ Raportistoj sen Landlimoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/12/preskau-1700-jurnalistoj-estis-mortigitaj-en-dauro-de-20-jaroj-en-la-mondo-lau-raportistoj-sen-landlimoj.html

04/10/2022

Filipinoj: ĵurnalisto kritika de la potenco, estis murdita meze de strato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/10/filipinoj-jurnalisto-kritika-de-la-potenco-estis-murdita-meze-de-strato.html

24/04/2017

Somalio: Labourstart kampanjo: Ĉesigu la atakojn kontraŭ la ĵurnalistoj kaj aliaj sindikatanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/04/somalio-labourstart-kampanjo-cesigu-la-atakojn-kontrau-la-jurnalistoj-kaj-aliaj-sindikatanoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }