Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2018 5 20 /04 /avril /2018 21:11

20/04/2018

«Via sendependa tago estas nia Nakba tago» (katastrofo en la araba lingvo), skandis la manifestaciantoj en Atlit, ĉirkaŭ 12 kilometrojn sude de Ĥajfo.

Laŭ la Palestinanoj, la 174 loĝantoj de tiu vilaĝo estis forpelitaj de Israelo dum la milito, kiu akompanis ĝian kreadon en 1948. Israela urbo havas hodiaŭ la saman nomon.    

Svingante palestinajn flagojn, la manifestaciantoj postulis «rajton al reveno» de la rifuĝintoj, kies familioj fuĝis aŭ estis forpelitaj de siaj domoj en 1948.

Tiu rajto estas subtenata de rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj, kiu neniam estis efektivigita.

Preskaŭ kvin milionoj da palestinaj rifuĝintoj, kaj ties posteuloj vivas en okupaciata Cisjordanio, en Gazao aŭ en aliaj landoj de la regiono.

Israelo asertas, ke la alfluado de milionoj da rifuĝintoj detruus, en ties fundamento, la koncepton de juda Ŝtato, proklamita la 14an de majo 1948, sed festata ĉi-semajne, konforme kun la hebrea kalendaro.

La israelaj araboj estas la posteuloj de la Palestinanoj restintaj sur siaj teroj dum la kreado de Israelo 1948. Ili reprezentas 17,5% el la israela loĝantaro.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }