21/02/2022
La rezolucio, kiu estis kun-patronita de 114 landoj, « forpuŝas kaj kondamnas senrezerve ĉian neadon de la historieco de la Holokaŭsto, totala aŭ parta ».
La Holokaŭsto, aŭ Ŝoaho, konsistas el ekstermo de preskaŭ 6 milionoj da Judoj fare de la nazioj dum la dua mondmilito.
La teksto notas, ke neadismo referencas al diskurso kaj propagando, kiuj neas la historian realecon kaj la amplekson de la Holokaŭsto.
Ĝi notas kun maltrankvilo « la kreskantan disvastiĝon de neado aŭ misformado de la Holokaŭsto kadre de uzado de informaj kaj komunikaj teknologioj ».
En tia kunteksto, la rezolucio « vigle postulas de ĉiuj Ŝtat-membroj, ke ili forpuŝu senrezerve ĉian neadon aŭ misformadon pri Holokaŭsto kiel historia evento » kaj « gratulas la Ŝtat-membrojn, kiuj aktive engaĝiĝis konservadi la areojn, kiuj estis utiligitaj de la nazioj dum la Holokaŭsto : morto-kampoj, koncentrejoj, kampadejoj pri trudita laboro, ekzekutaj lokoj kaj malliberejoj ».
La rezolucio ankaŭ petas de la Ŝtat-membroj, ke ili « ellaboru klerigajn programojn, kiuj gravuros en la menson de la estontaj generacioj la instruojn de la Holokaŭsto cele al prevento de la genocidaj agoj », kaj petas de ili kaj de la entreprenoj, kiuj administras sociajn retojn, « ke ili adoptu aktivajn aranĝojn por lukti kontraŭ antisemitismo kaj neado, pere de informaj kaj komunikaj teknologioj, kaj faciligu informon pri tiaj enhavoj ».
La ĉefo de UN salutas « historian » rezolucion
La Ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, ĝojis pro la adopto de tiu « historia » rezolucio.
« Kiel diris ofte la Ĝenerala sekretario, ni neniam povas malaltigi nian viglatencon fronte al la kreskantaj provoj neadi, misformi aŭ minimumigi la Holokaŭston », deklaris lia porparolanto al la amaskomunikilo. « Ni ankaŭ devas adaptiĝi kaj respondi al la novaj formoj de antisemitismo, nutrataj de nesciado aŭ komplotismaj teorioj, kiuj disvastiĝas ankaŭ enrete ».
Unuiĝintaj Nacioj, pere interalie de UNESCO kaj de la programo pri sentivigo je Holokaŭsto, plu disvolvos kaj plenumos programojn pri klerigado kaj pledado, celante lukti kontraŭ neado kaj misformado de la Holokaŭsto, aldonis la porparolanto.
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=rVxT_DYDlu4
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=jXT9aH_utsk
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=PblDwk8xuyE
06/12/2021
« Netolereblaj mikskonfuzaĵoj » kun Holokaŭsto
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/netolereblaj-mikskonfuzajoj-kun-holokausto.html
14/10/2021
Svedio : forumo okazas por progresigi la lukton kontraŭ ĉiaj formoj de antisemitismo