04/09/2023
Notindas ioma plibonigo de la aktivecoj de la Uzinoj en Ĉinio. La indico de la direktoroj de manufakturaj aĉetoj, publikigita vendredon fare de Cauxin estas je sia plej alta nivelo de post februaro: 51, kontraŭ 49,2 en julio, post monatoj da stagnado, ligita al la manifestacioj kaj strikoj, kiuj multobliĝis dum la unua jarduono en la lando.
Kun Francio, Ĉinio estas alia lando famkonata pro siaj manifestacioj, kvankam la Ŝtataj mediatoj malofte diskonigas ilin.
Laŭ la raporto de la China Labour Bulletin, ĝisdatigita je la 31a de aŭgusto, 770 « amasaj incidentoj », kiel diskrete nomas ilin la oficialaj amaskomunikiloj, okazis dum la unua jarduono 2023 ĉe la laboristoj kontraŭ 830 dum la tuta jaro 2022. Nur en aŭgusto, preskaŭ 90 eventoj estis listigitaj de la NeRegistara Organizaĵo de defendo de la laboristoj, en ĉiuj sektoroj kaj ĉie en la lando.
En Jujao, en la orienta provinco Ĝeĝjango, la liveristoj ekstrikis. Pli sude en Fuĝoŭo, provinco Fuĝjano, same okazis koncerne la kamionistojn, aŭ en karbominejo de Ŝenŝjio, en la norda centro.
Multaj manifestacioj okazis ĉefe kontraŭ la nepagitaj salajroj en industria panejo en Hoĥoto, interna Mongolio (Norde), en tajvana presejo en Ŝenĵeno (sud-oriente), en projekto de konstruado en Ŝandongo (oriente), en ŝuuzino en Venĝou (Sud-oriente), aŭ en atomenergia centralo de Ljaŭningo (Nord-Oriente).
La laboristoj de la elektronika kaj teksaĵa sektoroj estas la plej tuŝataj de tiu malakcelo post-Kovima, kiel raportas tiujn lastajn monatojn multobliĝo de mallongaj videoj en la sociaj retoj, en kiuj esprimiĝas maltrankvileco kaj malkontenteco.
Interaktiva mapo:
18/04/2018
Ĉinio: en la uzinoj, la kolero minacas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/cinio-en-la-uzinoj-la-kolero-minacas.html