Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 novembre 2022 5 25 /11 /novembre /2022 22:23

25/11/2022

La frapoj kontraŭ kampadejoj de delokitaj personoj mortigis civilulojn.

La 6an de novembro 2022, la siria-rusia alianco uzadis malpermesitajn grapolbombojn dum frapoj kondukitaj kontraŭ kvar kampadejoj de delokitaj personoj en Sirio, deklaris hodiaŭ Human Rights Watch. 

La atakoj mortigis ok civilulojn kaj vundis dekojn da aliaj personoj, inter kiuj graveda virino 28-jara, kiu mortis poste.

Kvar el la viktimoj mortigitaj estis infanoj: knabino 14-jara, du knabinetoj malpli ol 6-jaraj, kaj 4-monata bebo.

La atakoj vundis almenaŭ 65 aliajn sirianojn, kiuj rifuĝis en la kvar kampadejoj de la gubernio Idlib, nord-okcidente de la lando. Du atestantoj deklaris, ke neniu milita aktiveco de armitaj grupoj ekzistis en la kampadejoj aŭ proksime, en la momento de la atakoj.

« La siria-rusia milita alianco plu uzadis el hontinda maniero malpermesitajn armilojn kontraŭ civila loĝantaro kaptita en Sirio, kio havas ruinigajn konsekvencojn », deklaris Adam Coogle, kundirektoro de la branĉo Mezoriento kaj Nordafriko ĉe Human Rights Watch.

« La grapolbomboj ne nur mortigas kaj vundas Sirianojn nun, sed la neeksploditaj grapoloj povas plu mortigi dum longa estonta tempo. »

La grapolbomboj povas esti pafitaj de la tero fare de artileriaj sistemoj kiel raketĵetiloj kaj haŭbizoj, aŭ forĵetitaj el aviadiloj. Tiuj bomboj ĝenerale malfermiĝas en la ĉielo, disigante sendistinge plurajn bombetojn (grapolojn) sur vasta areo granda kiel domaro. Tamen, multaj grapoloj ne eksplodas dum la ekfrapo kontraŭ la tero, ili lasas tie danĝerajn eksplodajn fragmentojn, kiuj same kiel teraj minoj, povas mutili kaj mortigi dum pluraj jaroj, krom se ili estas eltiritaj aŭ detruitaj.

La Konvencio de 2008 pri la grapolbomboj, ratifita de 110 landoj kaj subskribita de 13 aliaj, tute malpermesas tiujn armilojn, postulas senminigon de la infektataj zonoj, kaj helpon al la viktimoj. Nek Sirio, nek Rusio estas Ŝtatmembroj de tiu Konvencio.

La Siria Civildefendo, volonta grupo pri esploro kaj sukurado, kiu operacas en la areoj regataj de la opozicio en Sirio, senprajmigas neeksploditajn municiojn de post 2016.

Post la atakoj per grapolbomboj de la 6a de novembro 2022, la grupo deklaris al Human Rights Watch, ke ĝi trovis kaj eliminis 14 neeksploditajn grapolojn.

Human Rights Watch kondukis interparoladon kun ok atestantoj en la kampadejoj. Ili deklaris, ke la bombfrapoj okazis inter la 6a kaj 7a horoj matene la 6an de novembro ; kelkaj personoj plu dormis, aliaj frekventis la moskeon por la matenpreĝo, kaj la infanoj pretiĝis sekvi kursojn.

La esploristoj ankaŭ parolis kun la unuaj intervenantoj kaj analizis videojn kaj fotojn efektivigitajn dum kaj tuj post la atakoj, disvastigitaj en platformoj de sociaj retoj, aŭ dividitaj rekte kun Human Rights Watch.

13/06/2022

Milito en Ukrainio : Internacia Amnestio akuzas Rusion pri militkrimoj en Ĥarkivo (Grapolbomboj)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/06/milito-en-ukrainio-internacia-amnestio-akuzas-rusion-pri-militkrimoj-en-harkivo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }