Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2023 5 25 /08 /août /2023 21:15
RUSSIA-FLIGHTS/ REUTERS

25/08/2023

La paramilitista grupo Wagner, kies ĉefo Evgenij Prigoĵin ŝajne mortis merkredon 23an de aŭgusto en kraŝo de aviadilo ĉeestas en pluraj landoj, kie Rusio havas strategiajn interesojn por defendi.  Ukrainio kompreneble, sed ankaŭ Centr-Afriko, Libio… Unu el la unuaj landoj, en kiu la solduloj de Wagner deplojadis estis Sirio.

Baŝar Al-Asad alvokis rusiajn soldulojn ekde 2013. Tiam, Wagner ne ankoraŭ ekzistis, kaj societo nomita Corps Slave venis helpi la sirian prezidenton.

Ties fondinto estis Dmitrij Utkin, kiu fondis jaron poste Wagner kun Evgenij Prigoĵin, ankaŭ mortinta merkredon en la aviadila akcidento.

En Sirio, « ĉiuj plej gravaj militaj intervenoj estis realigitaj de ni kaj ne de la regula armeo », konfidis pasintan majon eks-batalanto de Wagner.

En Palmiro, kontraŭ la grupo Islama ŝtato, en Khuŝam kontraŭ la kurdaj fortoj, subtenataj de la Okcidentuloj, la perforto de la grupo estis regule denuncita. Multaj atestoj priskribas masakrojn kaj torturojn kontraŭ civiluloj.

Interŝanĝe kontraŭ ĝia engaĝiĝo surterene, Wagner akiris kontraktojn kun Damasko, interalie en la petrola sektoro. Sed Sirio estis ankaŭ komenciĝo de malakordo inter Wagner kaj la rusia armeo. Plurfoje, la paramilitista grupo denuncis mankon de loĝistika kaj aera subteno fare de la rusiaj registaraj fortoj.

Post la abortita ribelo de Wagner en 2023, membroj de la grupo estis arestitaj en Sirio. Iliaj materialoj kaj instalaĵoj estis konfiskitaj.

Aliaj milicoj, por-iranaj interalie, provas nun rekrutigi ĝiajn batalantojn plu ĉeestantajn en la lando.             

01/06/2015

Sirio : dekoj da civiluloj mortigitaj dum atakoj de la siria reĝimo, laŭ la Siria Observejo pri homaj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/06/sirio-dekoj-da-civiluloj-mortigitaj-dum-atakoj-de-la-siria-regimo-lau-la-siria-observejo-pri-homaj-rajtoj.html

22/12/2018

La kurdoj spertas la decidon de Donald Trump forlasi Sirion, kiel perfidon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/12/la-kurdoj-spertas-la-decidon-de-donald-trump-forlasi-sirion-kiel-perfidon.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }