Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 novembre 2021 5 26 /11 /novembre /2021 17:17
DPA via Europa Press

26/11/2021

Bildo : la landlimoj mortigas

Dekoj da asociaj aktivuloj, migrantoj kaj Londonanoj manifestaciis antaŭ la brita ministrejo pri Internaj aferoj, postulante malfermadon de la landlimoj por la azilpetantoj kaj skandante, ke ili ne plu volas mortintojn en la Maniko.

Ili petis de la brita registaro, ke ĝi kreu sekurajn kaj laŭleĝajn vojojn por la migrantoj, kiuj deziras iri al Unuiĝinta Reĝlando.

24 horojn pli frue, 17 viroj, sep virinoj kaj tri junuloj mortis en la boatpereo, dum ili provis atingi Brition trapasante la Manikon.

(…)

 

Uniĝinta Reĝlando, « revo » por multaj migrantoj

Por multaj migrantoj, kiuj jam havas familiajn ligojn aliflanke de la Maniko, kaj kie ili povas paroli la anglan, Unuiĝinta Reĝlando plu estas revo :

« Ekscii, ke amiko aŭ kolego mortis en la maro estas suferiga kaj ofenda, tio estas vere suferiga. Sed ni ne povas halti la provojn atingi nian celon » eksplikas anonime Emmanuel, liberia migranto, alveninta en Kalezo antaŭ semajno.

Merkredon, en la franca marborda urbo Kalezo, 200 personoj, plimulte asociaj aktivuloj kaj kelkaj migrantoj, partoprenis memorvesperon omaĝe al la 27 migrantoj, kiuj dronis merkredon, kaj al ĉiuj aliaj : 335 mortintoj de post 1999.

Loĝantino de Kalezo konfidas : « Mi tre malĝojas sed ankaŭ tre koleras, ĉar estas klare, ke tiuj mortintoj povintus esti evititaj, same kiel ĉiuj aliaj mortinoj dum jaroj. De 30 jaroj, ni spertas tion en Kalezo, tio ne estas la unua fojo, kaj ne estos la lasta…  tiom longe kiom la migradpolitiko ne ŝanĝiĝos ».

La cirkonstancoj de la dramo ne ankoraŭ estis klarigitaj, sed Mohamed, Siriano 22-jara asertis, ke li apudestis ilin : « Ili estis ankoraŭ kun mi ĉi tie en Kalezo, tri tagojn antaŭen ».     

« Ii estis Kurdoj, Irakanoj, Irananoj kaj Afgananoj. Ni vivis en kampadejoj, en la stratoj, ni eĉ fine dormis en la stacidomo de Kalezo. Tri tagojn antaŭen, la grupo diris al ni "ni foriras al Britio", kaj ili foriris », li asertas, ĉirkaŭita de pluraj samnacianoj, kiuj kapjesas.

La vrako estos ekzamenita por klarigi la kaŭzojn de la boatpereo, kaj kvin personoj suspektitaj, ke ili estas trapasigistoj, estis arestitaj.

(…)

Ĝis la 20a de novembro, 31 500 migrantoj forlasis la francajn marbordojn de post la jarkomenciĝo, kaj 7 800 estis savitaj. Antaŭ la boatpereo de merkredo, la homa bilanco de post januaro atingis tri mortintojn kaj kvar malaperintojn.

Du migrantoj, Irakano kaj Somaliano elsaviĝis el la boatpereo. Ili suferis « gravan hipotermion », sed pli bone fartas nun.      

Video en la franca :

07/10/2021

Francio : Human Rights Watch denuncas la « ekscesajn » praktikojn de la registaro kontraŭ la migrantoj en Kalezo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/francio-human-rights-watch-denuncas-la-ekscesajn-praktikojn-de-la-registaro-kontrau-la-migrantoj-en-kalezo.html

09/09/2021

Londono volas retropuŝi al la maro la migrantojn, kiuj trapasas la Manikon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/londono-volas-retropusi-al-la-maro-la-migrantojn-kiuj-trapasas-la-manikon.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }