20/07/2023
La Talibanoj perforte disigis manifestacion de virinoj la 19an de julio en Kabulo. Tiuj virinoj protestis kontraŭ ilia decido fermi la belecsalonojn antaŭ la fino de julio.
La virinaj rajtoj plu malprogresas en Afganio. Jam senigitaj de duagrada kaj supera instruadoj, de sportejoj, parkoj kaj ĝardenoj, kaj malpermesataj vojaĝi sen maskla parenco, la Afgananinoj baldaŭ ne plu povos frekventi la belecsalonojn. La Talibanoj, kiuj revenis ĉe la potencon du jarojn antaŭe, decidis fermi ĉiujn ĉi fine de julio.
La 19an de julio vespere, kelkaj dekoj da virinoj manifestaciis sur strato de Kabulo, kie troviĝas pluraj belecsalonoj. Videoj, publikigitaj en la sociaj retoj, ofte fotitaj diskrete montras senprecedencajn scenojn. Sur afiŝtabuloj, estis legeble « Pano, laboro, kaj libereco ». Tiuj virinoj, kiuj defiis la malpermeson manifestacii, estas plejparte estetikistinoj, kaj je la komenco rezistis al la policistoj.
La polico subpremas ĉian proteston senprokraste
Apenaŭ kelkajn minutojn poste, la policistoj pafis enaeren kaj uzadis akvokanonojn por disigi la manifestaciantinojn panikigitajn.
La decido fermi la belecsalonojn, dekretita fine de junio kaŭzos malaperon de miloj da malgrandaj komercejoj prizorgataj de Afgananinoj, kiuj plu estas unu el la lastaj liberaj lokoj, kien ili povis plu iri.
La fermado de la belecsalonoj estas decido, kiu venas de la plej alta grado de la potenco. Parola ordono de la Supera ĉefo de la Talibanoj, la mulao Haibatullah Akhundzada.
La « ministrejo pri prevento de la malvirto kaj promocio de la virto » pravigis tiun fermadon eksplikante, ke kelkaj varoj ne konformiĝas kun la islama leĝo, kiel ŝminkaĵo, kiu malhelpas la virinojn sin lavi dece antaŭ la preĝo.
A group of women come out on the streets of Kabul today to protest against the Taliban’s closure of all beauty salons in Afghanistan.
— Shabnam Nasimi (@NasimiShabnam) July 19, 2023
The women chanted "bread, work, justice". The Taliban used water cannons & gunshots disperse the protesters. pic.twitter.com/BsJ7oXuKGW
/image%2F0553642%2F20230720%2Fob_175cc0_b4ecec54-d9a1-440c-8188-77e4b1e67873-3.jpg)
/image%2F0553642%2F20230720%2Fob_129fec_amnestio.jpg)