19/12/2022
La brita justico juĝis « laŭleĝa » la projekton de la brita registaro elpeli al Ruando la azilpetantojn alvenintajn kontraŭleĝe en Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi tiel atribuas venkon al la konservativa registaro por tiu ege kontestita projekto.
Ĝi estis atendata decido. Lundon 19an de decembro, la Alta Kortumo de Londono juĝis « laŭleĝa » la projekton de la konservativa registaro elpeli azilpetantojn al Ruando, dum la kontraŭleĝaj marveturadoj en la Maniko atingas rekordojn.
Konklude: « Estas laŭleĝe por la brita registaro starigi aranĝojn por sendi azilpetantojn al Ruando, kaj ekzameni la azilpetojn en tiu lando, prefere al Unuiĝinta Reĝlando », jen la resumo de la juĝo publikigita fare de la Alta Kortumo.
Tiu ĉi konsideris, ke la aranĝoj antaŭviditaj de la registaro ne malobeas la Konvencion pri la rifuĝintoj.
La konservativuloj faris de la lukto kontraŭ la kaŝmigrado unu el siaj prioritatoj. Tio estis promeso de la Briteliro.
De la jarkomenciĝo, ĉirkaŭ 45 000 migrantoj tiel alvenis sur la anglaj marbordoj, kontraŭ 28 526 en 2021.
Pasintan 14an de decembro kvar migrantoj, inter kiuj adoleskanto, mortis provante tiun marveturadon.
En aprilo, la registaro de Boris Johnson fintraktis akordon kun Ruando, por elpeli al tiu lando azilpetantojn alvenintajn kontraŭleĝe sur la brita teritorio. Tiu politiko celas malkuraĝigi la kontraŭleĝajn ŝipiradojn en la Maniko.
Elpelo ne ankoraŭ okazis, flugo antaŭvidita en junio estis nuligita post decido de la "Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj", sed la registaro de Riŝi Sunak daŭrigas tiun politikon.
/image%2F0553642%2F20221219%2Fob_2f9df9_sukurservojn.jpg)
16/11/2022
Mortiga ŝippereo de 27 migrantoj en la Maniko: la enketo kulpigas la francajn sukurservojn
/image%2F0553642%2F20221219%2Fob_4ad626_image-0553642-20220905-ob-91f3a9-ruand.jpg)
/image%2F0553642%2F20221219%2Fob_7ff468_reghlando.jpg)