/image%2F0553642%2F20230702%2Fob_a50a8b_zaporijjia.jpg)
02/07/2023
Alia fama falsa novaĵo datiĝinta de februaro-marto 2014 estas la laŭdirita malpermeso de la rusa lingvo en Ukrainio. Por kredi tion, necesis nek vidi nek aŭdi la tiamajn multnombrajn manifestaciojn kun flagoj flavaj kaj bluaj kaj sloganoj en ….. la rusa. Volo de la Verĥovna Rada, ĵus post la fuĝo de Ianukoviĉ, aboli la statuson de la rusa kiel dua oficiala lingvo nivele de multaj regionoj, eĉ ne sekvata de efiko, estis prezentita kiel granda terorisma agreso kontraŭ la « rusa ». Fakte, ja la ukraina lingvo estis longtempe subpremita en Ukrainio kaj plu estas tiel en ambaŭ laŭdiritaj « Popolaj respublikoj » kaj Krimeo. Ni male ĉeestas konfirmon de la ukraina kiel Ŝtata lingvo, nur post 2014 kaj ĉefe post 2017, kaj ĝian progreson en la instruado, kie ĝi fariĝas sistema. Post la 24a de februaro 2022, la rusa lingvo komencas cirkuli ofte pro la volo de ties eks-parolantoj, do pro elekto, sed ankaŭ pro politiko-milita premo. Plie, granda parto de la Ukrainoj parolas originan miksaĵon de ambaŭ lingvoj, la surjuk.
Post la anekso de Krimeo kaj la komenciĝo de la « hibrida milito » en Donbaso, Rusio kaj ties mafiaj kaj oligarkiaj retoj planis konkerojn pli vastajn, de Ĥarkivo ĝis Odeso kaj Mariupolo, kiuj malsukcesis. En Odeso, la 2an de majo 2014, porrusiaj kaj secesiismaj manifestacioj estis forpuŝitaj fare de pli gravaj porukrainaj manifestacioj (kaj rusparolantaj !), malgraŭ la apogo de sektoroj de la polico kaj la minacoj de la rusia armeo instalita en Transnistrio de post 1991. Kunaj provokoj de la sektoroj naciismaj ultra-dekstroj (Pravyi Sector) kaj de porrusa maldekstro (KPU, la ukraina Komunista Partio), estigis enfermadon de manifestaciantoj « porrusaj » en la « Domo de la Sindikatoj » (la citiloj estas devigaj: tute ne temis pri sindikataj lokoj sed de soveta oficiala eks-konstruaĵo), kie incendio kaŭzita de brulboteloj ĵetitaj de ambaŭ frakcioj okazigis la morton de ĉirkaŭ kvardek personoj en la konstruaĵo, malgraŭ la provoj savi ilin fare de anarkiistaj individuoj, inter la porukrainaj manifestaciantoj.
Tutuje, la impresa maŝino de troluzinoj kaj retoj ligitaj rekte aŭ nerekte al la rusia potenco furiozigis unu el la plej teruraj falsaj novaĵoj de la periodo: « la pogromo en la Domo de la Sindikatoj » kie « faŝistoj » bruligis aktivulojn de la porrusaj maldekstruloj. Tiu fantasmo fariĝis unu el la preferataj bildoj de la naivuloj, kiuj en Okcidenta Eŭropo, kredas « scii, kio okazas en Ukrainio ». Fakte, la bruo farita pri la temo utilis kaŝi tion, kio vere okazis origine la 2an de majo 2014: la haltigo de la nerekta rusia ofensivo en « Novorossia », kolonia nomo de la Sudo de Ukrainio. La rifuzo de la ukrainia registaro de la prezidento Poroŝenko konduki seriozan enketon favoris la diluvon de noca propagando.
Ĝenerale, la falsaj novaĵoj kaj timigaj rakontoj pri Ukrainio, kiuj konsistigas la dominantan fondon de ia supozata « kontraŭ-informado », fakte konformisma, kiuj sin pretendas kontraŭ-konformisma estas resumita en la terura rasisma esprimo: la « ukrainaj nazioj ». La ligilo estas farita kun Bandera. Ĉe bazo de tiu legendo, estas la realo de tri politikaj frakcioj. Svoboda, kiuj inspiriĝas de Bandera, kaj ĉeestanta en Galicio (Lvivo) gajnis voĉojn sub la registaro Ianukoviĉ, kiu subtenis ĝin kaŝe, esperante gajni la baloton nome de unuiĝo kontraŭ ili. Pravyi Sector estas ia patrolo aperita dum la Majdano, kiu famiĝis protektante la homamason de la perfortoj de la berkut (polico infiltrita de la rusiaj agentoj) kaj la agresoj de la tituŝki (banditetoj). La tria grupo aperas post malmulte da tempo, kiam la paramilitistaj ligoj anstataŭigas la totalan misfunkcion de la potenco fronte al la rusia agreso en Donbaso: la fama bataliono Azov, kiu fariĝos poste nepolitika unio de la armeo, apartigita de la politika origino de la unua bataliono Azov, la « Nacia korpo », kiu ankaŭ akiris bruan malvenkon socian kaj balotan. Sed ekde kiam balotoj okazis, la totala rezulto de tiuj frakcioj malsuperis 2%, dum li atingis 12% ĵus antaŭ la Majdano.
Kio fakte progresas amase en Ukrainio estas la memorganizado de la civila socio, ia ĝenerala elturniĝo nemalhavebla por la ĉiutaga vivo. Partoprenas la sindikatoj, la soveta oficiala eks-centralo forte skuita kaj renovigita (FPU) kaj la sendependa centralo aperita precize en Donbaso en 1989, la KVPU – do proksima de la belorusa BKDP kaj de la rusa KTR.
Ĉiuj ĉi sociaj kaj sindikataj organizaĵoj estis male malpermesitaj kaj dispremitaj per murdoj kaj forkaptoj en la « popolaj respublikoj » de Donbaso, kiu toleras nek strikojn nek sindikatojn, kaj kie dominas la ortodoksa orientiĝo, konservativa, homofobia, antisemita, kontraŭ-romaaj. La fantasmagorio pri la « ukrainaj nazioj » utilas ankaŭ por kaŝi tiun ĉi realaĵon, ĉe la preciza momento, kiam la tuta ekstremdekstro en Eŭropo kaj aliloke adoptas Moskvon kiel sian sanktan urbon.
La prezidenteco Poroŝenko deveninta de la reganta medio, ne aprezis la realan evoluon de la socio post la Majdano, kaj utiligis la militon en Donbaso kiel disciplinan rimedon kaj ordigon ne planinte vere konduki eĉ gajni ĝin. Li intertraktadis, sub franca-germana premo, la « akordojn de Minsko », kiuj nur utilis fiksi - relative – la situacion, kaj neglektis la ukrainan sendependecon kaj suverenon. Fakte, tiuj akordoj antaŭvidis finan malcentralizigon de la Ŝtato en kio la postiĉaj Respublikoj kontrolataj de Rusio estos reprezentataj, eĉ havos vetoan rajton koncerne la strategiajn elektojn. Kiel fine diris la registaro Zelenskij en januaro 2022, « … estis ja klare por ĉiu racia persono, ke tiuj dokumentoj estis neaplikeblaj » (diroj de lia porparolanto Olekski Danilov). La linio de tiuj akordoj estis tiu de la okcidentaj registaroj, kaj la pozicioj de la tielnomataj « pacistoj » kiel la « Paca Movado » plu mencias ilin.
Daŭrigota…
/image%2F0553642%2F20230702%2Fob_01f417_1-4.jpg)
28/06/2023
Falsaj novaĵoj anstataŭ ukraina realo: afekcia pesto (1/4) blog.com/2023/06/falsaj-novajoj-anstatau-ukraina-realo-afekcia-pesto-1/4.html
http://neniammilitointerni.over-