/image%2F0553642%2F20230326%2Fob_3f4540_francio.jpg)
26/03/2023
La NeRegistara Organizaĵo Internacia Amnestio alarmas « pri ekscesa uzado de forto kaj arbitraj arestoj », denuncitaj dum la manifestacioj en Francio kontraŭ la pensia reformo, kaj petas de la aŭtoritatoj, ke ili « garantiu la sekurecon de la manifestaciantoj. »
« Ni alarmas pri ekscesa uzado de la forto kaj la arbitraj arestoj menciataj en pluraj mediatoj », skribis Internacia Amnestio-Francio en serio de mesaĝo en sia Tviterpaĝo.
« Dum novaj manifestacioj estas antaŭvidataj en tuta Francio, ni memorigas al la francaj aŭtoritatoj, ke la rajto manifestacii estu respektata kaj garantiata », kaj ke « la sekureco de la manifestaciantoj estu certigita sen uzado de ekscesa forto », aldonas Amnestio.
La NRO petas de la francaj aŭtoritatoj « malpermeson pri uzado de la repuŝgrenadoj », sciante pri la « danĝero de tiuj armiloj, kies pafaĵoj frapas la personojn el hazarda maniero ».
Amnestio krome denuncas « ekscesan uzadon de klaboj » kaj mencias, ke « pluraj mediatoj dokumentis la sisteman uzadon de larmigaj gasoj en granda kvanto rekte ekĵetitaj kontraŭ pacaj manifestaciantoj, tiel ke ili ne povas foriri ».
La klaboj « neniam devas esti utiligataj kontraŭ pacaj personoj, jam superregataj aŭ disiĝantaj », substrekas la NRO.
« Post la mobilizado de la 19a de januaro, manifestacianto estis amputita de testiko post klabfrapoj inter la kruroj. Li tamen montris neniun danĝeron. Aliaj ekscesaj uzadoj de klaboj estis menciitaj », raportas la NRO.
Mardon en komunikaĵo, la franca ministro pri internaj aferoj Gérald Darmanin substrekis « la nemalhaveblan proporciecon en la uzado de la forto kaj la necesecon de enketo de la inspekto-servoj okaze de manko de deontologio ».
De post la 16a de marto – dato, kiam la registaro ekuzis la konstitucian proceduron de la artikolo 49.3, kiu ebligas adopti la pensian reformon sen diskutoj -, pluraj centoj da manifestaciantoj estis arestitaj en Francio. Ilia aresto finiĝis per senkulpo.
Laŭ Amnestio, la 16an de marto, « 292 personoj estis arestitaj kaj detenitaj » dum la manifestacio placo de la Konkordo en Parizo, inter kiuj « 283 estis liberigitaj ».
La Ĉefministrino Elisabeth Borne asertis pasintan mardon, ke la policistoj « havas devon de ekzempleco » en la administrado de la manifestacioj kontraŭ la pensia reformo.
Sindikatoj de advokatoj, juĝistoj, NROj kaj maldekstraj politikuloj denuncas siaflanke policajn perfortojn.
/image%2F0553642%2F20230326%2Fob_94d8f6_familion.jpg)
25/11/2021
Francio : Morto de Rémi Fraisse : la administracia tribunalo de Tuluzo kondamnas la Ŝtaton monkompensi la familion
/image%2F0553642%2F20230326%2Fob_867329_vaneigem.jpg)
25/04/2018
Francio: Tio, kio okazas en Notre Dame des Landes ilustras konflikton, kiu koncernas la tutan mondon (Raoul VANEIGEM)
/image%2F0553642%2F20230326%2Fob_d80d09_perfortoj.jpg)
19/05/2016
Francio : Raportoj pri la policaj perfortoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/05/francio-raportoj-pri-la-policaj-perfortoj.html