/image%2F0553642%2F20230608%2Fob_bd03c6_oceanoj.jpg)
08/06/2023
La temperaturoj de la oceanoj estas tre altaj, kaj havas gravajn konsekvencojn por la cetero de la medio.
La akvo atingas 19,7 gradojn: tio estas akceptebla por bani sin, sed ekscesa por la medio. Unuavide, la diferenco kun la antaŭa temperaturo ŝajnas malgrandega, + 0,26 gradoj en majo kompare kun la averaĝo de la 30 lastaj jaroj.
« Tamen gravas kompreni, ke la oceano havas multe da inercio, varmigi ĝin estas tre malfacile. Tio, kio povus aperi malgrandega reprezentas fakte multe da energio », konfidas Jean-Baptiste Sallée, oceanografisto kaj klimatologo ĉe la CNRS.
La klimata varmiĝo estas kompreneble unu el la kaŭzoj de tiu altiĝo de temperaturo.
« Tropikaj ciklonoj, fulmotondroj »
La oceano ludas sian rolon kiel spongo, kaj sorbis ĉirkaŭ 90% el la kresko de la varmo kaŭzita de la homaj aktivecoj. La konsekvencoj estas gravaj por la klimato.
« Multe da energio estas nun disponebla. Tiu energio estos utiligita por ekstremaj fenomenoj, ekzemple tropikaj ciklonoj, fulmotondroj », mencias David Faranda, klimatologo ĉe la CNRS.
Aliparte, la bankizo suferas pri la klimata varmiĝo: esploristoj taksas, ke Arkto povus esti senigita je bankizo en somero, kaj tio ekde 2030. Tio reprezentas jardekon da fruiĝo kompare kun la prognozoj de la ISKŜ.
/image%2F0553642%2F20230608%2Fob_d13f89_isks.jpeg)
23/03/2023
Klimato: la tutmonda varmiĝo atingos plian 1,5°C ekde 2030-2035, laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ)
/image%2F0553642%2F20230608%2Fob_27e148_interrompitaj.jpg)
12/04/2022
Filipinoj : la tempesto Megi okazigas almenaŭ 42 mortintojn, la serĉadoj estas interrompitaj