Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2023 5 16 /06 /juin /2023 21:21
Bildo: Roberto Hernández /El Sol de México

16/06/2023

Solidarece kun la zapatistaj komunumoj de Ĉiapaso, miloj da personoj mobiliziĝis en Meksiko kaj diversaj urboj de la mondo. Ĉiapaso frontas atakojn de organizitaj paramilitistaj kaj krimaj grupoj.

En signo de solidareco kaj protesto kontraŭ la atakoj suferataj de la zapatistaj komunumoj en la Ŝtato Ĉiapaso, miloj da personoj manifestaciis en Meksikurbo kaj aliaj urboj de Meksiko kaj de la mondo.       

La manifestaciantoj postulis finon de timigo kontraŭ la zapatistaj gvidantoj kaj tujan retroiron de la armeo kaj de la grandaj multnaciaj entreprenoj el la indiĝenaj teritorioj. 

La marŝado en la meksika ĉefurbo iradis de la Monumento de la Sendependeco ĝis la placo Zócalo, dum manifestacioj okazis ankaŭ en Xalapa, Cuernavaca kaj San Cristóbal de las Casas, inter aliaj urboj.

Tiujn lastajn monatojn, la zapatistaj komunumoj frontis altiĝon de perforto, kiu atingis alarman nivelon.

La 2an de junio, armitaj viroj atakis grupon de indiĝenoj rifuĝintaj en la zapatista komunumo de Polhó, mortigante sep personojn kaj vundante tri aliajn.

Tiu loĝantaro Tsotsil estis trudite translokita en septembro 2022, post senposedigo de siaj teroj kaj de siaj komunumaj rajtoj. 

Tiuj incidentoj enskribiĝas kadre de kampara konflikto, kiu implikas la komunumojn de Chenalhó kaj Aldam, kie operacas ankaŭ krimaj grupoj ŝajne ligitaj al la Kartelo de Jalisco – Nova generacio kaj la Kartelo de Sinaloa.

Responde al tiuj agresoj, la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (ZANL) denuncis la fakton, ke Ĉiapaso riskas internan militon, kaj akuzis la Regionan Organizaĵon de kafproduktistoj de Ocosingo (Orcao), konsiderata kiel paramilitista grupo.    

Fronte al tiu situacio, ĉirkaŭ 800 organizaĵoj, kolektivoj kaj famuloj subskribis komunikaĵon, kiu postulas finon de la agresoj en zapatista teritorio.

La meksika prezidento, Andrés Manuel López Obrador deklaris, ke kelkaj loĝantoj defendas la krimulojn.

La mobilizado estis alvokitaj pasintan ĵaŭdon de pluraj grupoj kiel la Indiĝena komunumo Otomí, la Universitata reto kontraŭ-kapitalisma, la Meksika sindikato de la elektristoj (MSE), inter multaj aliaj.

06/01/2019

Meksiko: dudek kvin jarojn post la popolribelo, la batalo de la Zapatistoj daŭras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/b889bbb827510ab2c8c37dfa32fb6056d43139a1

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }