/image%2F0553642%2F20230614%2Fob_62faf1_2023-06-14t130555z-1852506819-rc2zi1ay.jpg)
14/06/2023
La 14an de junio matene, ŝipo de ekzilitoj pereis marvaste de la grekaj marbordoj. La bilanco atingas 78 mortintojn.
« Tio estas neimagebla tragedio », titolas Efsyn en ties cifereca eldono. La pereo de ŝipo de ekzilitoj, marvaste de la okcidentaj marbordoj de Peloponezo ĉi-14an de junio matene ŝokas Grekion. La bilanco atingas 78 mortintojn kaj 104 pluvivantojn.
« La eventoj estas tre malĝojaj post la ŝippereo detektita je 47 marmejloj sud-okcidente de Piloso », komentas la ĵurnalo, kiu proponas rektajn aktualaĵojn en sia retejo. « Tiujn lastajn horojn, la esploroj de la havenaj aŭtoritatoj intensiĝis. Ili atente traserĉadas la zonon por lokalizi la malaperintajn personojn, kiuj bedaŭrinde estas sendube multnombraj », veas Efsyn.
Laŭ la unuaj informoj la ŝipo, kiu transportis plurajn centojn da personoj, foriris de la libiaj marbordoj por atingi Mediteraneon. La greka marborda patrolo certigas en komunikaĵo, ke ili eskortis dufoje la improvizitan ŝipon, kaj ke tiu propono estis rifuzita de la ekzilitoj.
La rolo de la marborda patrolo starigas demandojn
« Tiu aserto starigas seriozajn demandojn » dubas Efsyn. « Kial centoj da personoj, kiuj dronas en maro rifuzus ricevi helpon de la oficialaj aŭtoritatoj de lando », pridemandas la maldekstra ĵurnalo.
La militizado de la eŭropaj landlimoj fronte al Turkio, kaj la forpeladoj efektivigitajn de la grekaj marborda patrolo por malinstigi la azilpetojn, kreskigas la danĝerojn por la ekzilitoj, kiuj deziras atingi Eŭropon.
La prezidentino de la Respubliko Katerina Sakellaropoulou anoncis sian urĝan viziton en Kalamata, granda urbo, kie estas translokitaj la pluvivantoj.
Meze de balota kampanjo – dua deputita baloto okazos la 25an de junio – la ŝippereo povus estigi viglajn polemikojn, ĉar migrado aperas kiel unu el la ĉefaj temoj de la kampanjo.
La vizito de konservativa ĉefministro Kyriakos Mitsotakis en la urbo Patraso, planita samtage, estis tuj nuligita, informas Efsyn.
La unua jarkvarono de la jaro 2023 estas la plej mortiga de post 2017, laŭ la Internacia Organizaĵo por Migradoj, almenaŭ 441 personoj mortis provante trapasi Mediteraneon.
/image%2F0553642%2F20230615%2Fob_582d49_tertremo.jpg)
09/02/2023
Siro: kelkajn horojn post la katastrofo, la fortoj de Baŝar al-Asad bombadis la zonojn tuŝitajn de la tertremo