Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 avril 2022 4 28 /04 /avril /2022 21:23
DEBAJYOTI CHAKRABORTY / NURPHOTO / AFP

28/04/2022

La frua fenomeno estas aparte maltrankvila, ĉar la somero ne ankoraŭ komenciĝis.

De post marto, Barato kaj Pakistano sufokas. Ambaŭ landoj frontas ondon de varmo kaj tio daŭros :  la meteologiistoj prognozas, ke la temperaturoj en Delhio povus atingi 46 °C, ĵaŭdon 28an de aprilo, 48 °C en Raĝastano, kaj eĉ 50 °C en Ĝakobabad.

La aŭtoritatoj rekomendas al la vundeblaj personoj, ke ili evitu eksteriĝi.

La urbego je pli ol 20 milionoj da loĝantoj spertis maksimumon de 40,1 en marto, kiu estas la plej varma temperaturo registrita en tiu monato en la ĉefurbo de post 1946.

La frua fenomeno estas aparte maltrankvila, ĉar la somero ne ankoraŭ komenciĝis. La temperaturoj prognozitaj estas la samaj ol tiuj, kiuj estis konstatitaj dum la mortigaj ondoj de varmo, kiuj frapis Baraton kaj Pakistanon en majo kaj junio 2015, kaj kiuj mortigis almenaŭ 4 500 personojn.

La nuna ondo de varmo en Barato estis plivarmigita de la klimata ŝanĝiĝo, kiu estas la rezulto de la homaj aktivecoj, kiel brulo de karbo kaj aliaj fosiliaj brulaĵoj », eksplikas la klimatologo Friederike Otto. 

« Nun same okazas ĉie en la mondo, dum varmegaj periodoj. Ĝis la fino de la netaj emisioj de forcejefikaj gasoj, la ondoj de varmo en Barato kaj aliloke plu fariĝos pli varmaj kaj pli danĝeraj. »     

05/04/2022

La ISKŜ atentigas nin : ni devas limigi la emisiojn de CO2 ekde nun, male estos tro malfrue

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/la-isks-atentigas-nin-ni-devas-limigi-la-emisiojn-de-co2-ekde-nun-male-estos-tro-malfrue.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }