Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 juin 2023 1 19 /06 /juin /2023 21:25
WAKIL KOHSAR / AFP

19/06/2023

La NeRegistara Organizaĵo mencias interalie « la drastajn limigojn truditajn de la talibanoj kontraŭ la rajtoj de la afganaj virinoj kaj junulinoj » kaj « la uzadon de enkarcerigoj, truditaj malaperigoj, torturo kaj aliaj formoj de mistraktadoj. »

« La traktado suferigita al la virinoj kaj junulinoj fare de la talibanoj » en Afganio « povus konsistigi krimon kontraŭ la homaro », opiniis vendredon 25an de majo Internacia Amnestio en raporto, petante de la Internacia Puna Kortumo (IPK), ke ĝi adoptu tiun kvalifikon en sia nuna enketo pri la situacio en la lando.  

Tiu raporto publikigita vendredon 25an de majo koncernas periodon, kiu komenciĝas de la reveno de la talibanoj ĉe la potenco en Afganio en aŭgusto 2021, ĝis januaro 2023.

En tiu raporto, la juristoj de la NRO emfazas plurajn kriteriojn, kiuj ebligas kvalifiki la situacion de la virinoj en la lando « krimo kontraŭ al homaro ».

La NRO mencias interalie « la drastajn limigoj truditajn fare de la talibanoj kontraŭ la rajtoj de la afganaj virinoj kaj junulinoj » kaj « la uzadon de enkarcerigo, truditaj malaperigoj, torturo kaj aliaj formoj de mistraktadoj ».

 

Ekskludo de la virinoj el la publika medio

« Ekde kiam la talibanoj akiris la potencon, en aŭgusto 2021, la virinoj estis forpuŝitaj el la politikaj roloj, kaj el plejparte de la postenoj de la publika administracio », daŭrigas la NRO en sia raporto. « Per serio de aranĝoj kaj anoncoj, la virinoj kaj junulinoj estis ankaŭ ekskluditaj el edukado post la bazlernejo, kio malhelpas ilin studadi ĉe universitato kaj eĉ pli limigas iliajn profesiajn oportunecojn ».   

« La devigo por la virinoj moviĝi kun familiano aŭ vira akompananto por la longaj iradoj, la dekreto, kiu antaŭvidas, ke la virinoj restadu hejme krom okaze de neceseco, kaj la strikta vesto-kodo atencas al la libereco de moviĝo de la virinoj kaj al ilia elekto de vestaĵoj, kiujn ili surhavas en publiko », ĝi aldonas.

Fakte, Internacia Amnestio opinias, ke la prokuroroj de la IPK inkludu krimon kontraŭ la homaro kaj seksisman persekutadon en ilia nuna enketo pri la situacio en Afganio.

Internacia Amnestio petas ankaŭ, ke « la virinoj kaj junulinoj, kiuj fuĝas la persekutojn en Afganio » estu « sisteme konsiderataj kiel rifuĝintinoj bezonantaj internacian protektadon ».      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }