22/06/2023
Nova raporto mencias, ke la glaĉeroj de Himalajo, en Azio, ŝajne perdos ĝis 75% el sia volumeno de nun ĝis la fino de la jarcento pro la klimata varmiĝo. Tiu situacio kaŭzus danĝerajn inundojn kaj mankon de akvo por la 240 milionoj da personoj, kiuj loĝas en tiu montara regiono.
La glaĉeroj de la Hindukuŝo Himalajo, en Azio, povus perdi ĝis 75% el sia volumeno de nun ĝis la fino de la jarcento pro la klimata varmiĝo, laŭ nova raporto, kio kaŭzus danĝerajn inundojn kaj mankon de akvo por la 240 milionoj da personoj, kiuj loĝas en tiu montara regiono.
Skipo de internaciaj sciencistoj konstatis, ke la degelo de la glaĉeroj en la regiono, kie troviĝas la famaj kulminoj Everesto kaj K2, akceliĝas.
Akceliĝo
Dum la 2010aj jaroj, la degelo de la glaĉeroj akceliĝis je 65% kompare kun la antaŭa jardeko, laŭ taksado de la Internacia Centro por la Integra Disvolviĝo de la Montaro (CIDM), la scienca interregistara aŭtoritato por la regiono.
Hindukuŝo Himalajo vastiĝas laŭ 3 500 kilometroj kaj trapasas Afganion, Bangladeŝon, Butanon, Ĉinion, Birmon, Nepalon kaj Pakistanon.
Laŭ la raporto, la glaĉeroj perdos en la tuta regiono inter 30 kaj 50 % el sia volumeno de nun ĝis la jaro 2100, se la vamiĝo atingos inter 1,5 kaj 2°C kompare kun la antaŭ-industriaj temperaturoj.
Danĝero por la komunumoj
La amplekso de la degelo dependos de la geografia situo de la glaĉeroj. Kun varmiĝo de 3°C, kio respondas al la nunaj prognozoj, la glaĉeroj de la orienta Himalajo, ĉeestantaj en Nepalo kaj Butano, perdos ĝis 75% el siaj glacioj. Kun varmiĝo de 4°C, tiu nombro atingos 80%.
La degelo de la glaĉeroj reprezentas ankaŭ danĝeron por la komunumoj situantaj alvale. La fluadaj akvoj akumuliĝas en la malmulte profundaj lagoj, retenataj de rokoj kaj rompitaĵoj. La risko okazas, kiam lago superbordiĝas, transpasante sian naturan barilon kaj ekĵetante torenton de akvo en la montarajn valojn.
La registaroj provas prepariĝi pri tiuj ŝanĝiĝoj. Ĉinio penas sekurigi la rezervejojn de akvo de la lando. Pakistano siaflanke instalas alarmsistemon okaze de superbordiĝoj de glaciaj lagoj.
23/03/2023
Klimato: la tutmonda varmiĝo atingos plian 1,5°C ekde 2030-2035, laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ)
13/01/2020
Klimata varmiĝo: la vegetaĵaro floras sur la flankoj de Himalajo