Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 avril 2022 6 30 /04 /avril /2022 21:33

30/04/2022

Dum la migrantoj estas pli kaj pli multnombraj, kiuj atingas la eŭropan kontinenton, almenaŭ 3 000 inter ili malaperis en maro en 2021.

Tio estas duoble pli ol pasintjare. Pli ol 3 000 migrantoj mortis pasintjare laŭ la marvojoj, dum ili provis atingi la eŭropan teritorion, menciis Unuiĝintaj Nacioj ĉi-vendrede.

Al tiu terura nombrado, aldoniĝas la 478 migrantoj, kiuj pereis en maro de post la komenciĝo de la jaro 2022.

En 2020, 1 544 mortintoj estis registritaj, kvankam inter 2017 kaj 2019, la nombro malkreskis.

Laŭ la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKUNR), la pandemio de Kovim-19 kaj la fermadoj de landlimoj ne malhelpis la migradajn fluadojn. Multaj inter la rifuĝintoj uzadas trapasigistojn por provi malgraŭ ĉio atingi Eŭropon. Ili tiel enŝipiĝas sur improvizitaj boatoj, plenplenaj barkoj aŭ pneŭmatikaj boatoj, kiuj malŝvelas aŭ renversiĝas meze de la maro.

 

Atlantika oceano, pli kaj pli mortiga

El la 3 000 personoj, kiuj mortis en 2021, 1 924 mortis aŭ malaperis sur la vojoj de centra kaj okcidenta Mediteraneo, dum 1 153 aliaj dronis en la akvoj de la marvojo, kiuj interrilatigas Nord-okcidentan Afrikon al la Kanariaj Insuloj.

« Devenante de la marbordaj Ŝtatoj de okcidenta Afriko, kiel Senegalo kaj Maŭritanio, ĝis la Kanariaj Insuloj, la vojaĝo en maro estas longa kaj danĝera. Ĝi povas daŭri ĝis 10 tagoj », substrekis Shabia Mantoo, dum la regula gazet-kunsido de la UN-agentejo en Ĝenevo.

La plej mortiga vojo, vera tombo de Eŭropo, plu estas la ŝipveturado en centra Mediteraneo ĝis la italaj insuloj.

Sed de du jaroj, la migrantoj pli kaj pli forlasas Mediteraneon por atingi la europan kontinenton per la atlantika vojo. Por cirkaŭiri la plej oftajn kontrolojn en Mediteraneo, ili marveturas tra Atlantika oceano, por atingi la marbordojn de Kanarioj, vojo pli danĝera, pli longa sed malpli prigarditaj.

Tiuj nombroj ŝajne estas sub-taksitaj. « Multaj boatoj estas deviigitaj de sia vojo, aŭ malaperas en tiuj akvoj », precizigis Shabia Mantoo, la porparolanto de la AKUNR.

Dum la tuta jaro, la NROj, kiuj havas rilaton kun familioj de vunditaj rifuĝintoj, menciis centojn da nevideblaj ŝippereoj.

« Tiaj okazaĵoj ekstreme malfacile kontroleblaj montras, ke la mortoj en la marvojoj al Eŭropo estas multe pli nombraj, ol mencias la disponeblaj datumoj », bedaŭris UN en julio.

 

Pli kaj pli da migrantoj sur la marvojoj

Jam en la unuaj monatoj de 2021, 1 146 personoj mortis provante atingi Eŭropon marveturante. Ankaŭ tiu nombro duobliĝis kompare kun la sama periodo en 2020, kiam 513 migrantoj dronis.

Samtempe, la nombro de personoj, kiuj provas traveturi Mediteraneon por atingi la eŭropan kontinenton senĉese kreskis, ĝis 58% precize inter januaro kaj junio de tiu jaro, kompare kun la sama periodo en 2020.  

En julio 2021, Antonio Vitorino, la ĝenerala direktoro de la Internacia Organizaĵo por la migradoj - NRO kunligita al UN – alarmis, petante de la Ŝtatoj, ke ili adoptu « urĝajn kaj anticipajn aranĝojn por redukti la perdojn de homaj vivoj sur la migradaj marvojoj al Eŭropo ». Ĝi eksplicite petis, ke ili respektu « siajn devidojn bazitajn sur la internacia juro ».

https://www.liberation.fr/societe/plus-de-3000-migrants-sont-morts-en-mer-en-2021-en-tentant-de-gagner-leurope-20220429_WJSROLZB65AQVBRXRUWMGZDTBQ/

https://www.youtube.com/watch?v=5AD4XDrSmYw        

11/04/2022

Pli ol cent mortintoj en Mediteraneo : Kuracistoj sen landlimoj denuncas la « seninteresiĝon » de Eŭropa Unio fronte al la dramoj de la migrado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/pli-ol-cent-mortintoj-en-mediteraneo-kuracistoj-sen-landlimoj-denuncas-la-seninteresigon-de-europa-unio-fronte-al-la-dramoj-de-la-mi

29/08/2021

Italio : en Lampeduso, centoj da migrantoj devenas de « aliaj Afganioj »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/italio-en-lampeduso-centoj-da-migrantoj-devenas-de-aliaj-afganioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }