Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 avril 2022 1 11 /04 /avril /2022 21:22
MSF / Anna Pantelia

11/04/2022

Pasintsemajne, du ŝippereoj kostis la vivon al pli ol 100 personoj en centra Mediteraneo. Kuracistoj sen landlimoj denuncas « neglekton » de la eŭropaj landoj.

Ĉie en la mondo, la milito en Ukrainio okupas de antaŭ monato grandan parton de la amaskomunikiloj, kaj konsekvence eklipsas multajn temojn je internacia amplekso.

Pasintsemajne, pli ol 100 personoj tiel mortis en Mediteraneo, estigante nek politikajn reagojn, nek atenton de la amaskomunikiloj. Tiun situacion denuncas hodiaŭ Kuracistoj sen landlimoj, kiuj viglege kritikas la europajn estrojn en komunikaĵo.

La NeRegistara Organizaĵo tiel emfazas ĉi-merkrede la « neglekton » de la eŭropaj landoj kaj ilian « migradpolitikon », kiu kondukis laŭ ĝi al du dramoj okazintaj pasintsemajne en centra Mediteraneo.

« La neglekto de Italio kaj Malto en la asistado al pereo de ŝipoj, kaj la indiferenteco de EU kaj de ties membro-ŝtatoj fronte al la kreskanta nombro de mortintoj (…) estas netolereblaj » skribas la NRO opiniante, ke la incidentoj okazintaj rezultas de « la migradaj politikoj de Eŭropa Unio »  

La « eksigo » de la eŭropaj landoj el la « operacoj de serĉado kaj savado en maro Mediteraneo, kaj ilia subteno al la libiaj marbordaj patroloj, kulpas pri la morto kaj malobservadoj de Homaj rajtoj, kiuj okazas en centra Mediteraneo », deklaris Caroline Willemen, kunordigantino surŝipe de la "Geo Barents", la ŝipo de RSL, kiu patrolas sur tiu migrada marvojo.

 

La plej danĝera migradvojo en la mondo

Ĵaŭdon 31an de marto, kvar infanoj kaj sep virinoj estis trovitaj mortintaj sur troŝarĝita pneŭmatika boato : 126 pasaĝeroj estis kaptitaj de la libiaj marbordaj patroloj kaj resenditaj al Libio.

Du tagojn poste sabaton 2an de aprilo, pli ol 90 personoj mortis post trapaso de pluraj tagoj sur la maro. La kaŭzoj de ilia morto ne estas konataj.  Kvar personoj, kiuj postvivis estis sukuritaj fare de petrolŝipo, kiuj resendis ilin al Libio, atestas la NRO.

« Tiuj personoj fuĝis la libian inferon kaj poste ĉeestis la morton de dekoj da iliaj kompanoj drivante plurajn tagojn en maro ».

« Post tiu neimagebla elprovo, ili estis resenditaj al Libio », kie ili riskas « ekscesojn kaj torturon », bedaŭras Caroline Willemen, citita en la komunikaĵo.

Dum « tiuj samaj estroj kaj eŭropaj institutoj esprimas sian plej profundan solidarecon kun la rifuĝintoj, kiuj fuĝas Ukrainion, surprizas nin la traktado rezervita fare de Eŭropa Unio al aliaj homoj, kiuj fuĝas perfortajn situaciojn en ilia origina lando kaj/aŭ dum ilia longa migradvojo », plu substrekas Kuracistoj sen landlimoj.

La centra Mediteraneo, kiu interrilatigas Libion kaj Magrebaj landoj al Italio aŭ Malto, estas la plej danĝera migradvojo en la mondo, laŭ la Internacia Organizaĵo por Migrado. La UN-agentejo taksas, ke tie pli ol 23 500 personoj mortis aŭ malaperis de post 2014, inter kiuj 2048 pasintjare.      

05/10/2021

Migrantoj en Libio : raporto denuncas la krimojn kontraŭ la homaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/migrantoj-en-libio-raporto-denuncas-la-krimojn-kontrau-la-homaro.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }