Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 août 2022 3 10 /08 /août /2022 21:21
Foto News

10/08/2022

La NeRegistara Organizaĵo maltrankviliĝas por la vilaĝaj komunumoj kaj la monda klimato.

Maltrankviliĝo por la konga tropika arbaro, dua pulmo de la planedo post Amazonio:  Ĉeeste de la multnaciaj entreprenoj de la sektoro, la prezidento Félix Tshisekedi lanĉis la 28an de julio 2022 publikan oferton por adjudika  atribuo de 27 petrolblokoj kaj 3 gasblokoj, kiuj kovras pli ol 240 000 km² kaj transpasas plurajn arbarajn regionojn kaj naciajn parkojn.       

Laŭ la ministejo pri Hidrokarbidoj, DRK disponas pri petrolaj resursoj taksitaj je ĉirkaŭ 22 miliardoj da bareloj da petrolo kaj 66 miliardojn da m3 da metangaso en la lago Kivuo, situanta ĉe la landlimo kun Ruando. Ili povus altigi la landon ĉe la unua nivelo de grandaj produktistoj de petrolo kaj gaso.

 

Petrolo kaj gaso prefere al arbaroj

« Mi trankviligas niajn partnerojn koncerne nian decidon konduki la laborojn de ekspluatado kaj esplorado per plej modernaj teknologiaj rimedoj, kiuj protektas la medion, la faŭnon kaj la flaŭron kaj antaŭgardi la ekosistemojn kaj la ekologiajn ekvilibrojn », deklaris la konga prezidento dum la oficiala lanĉo de tiu publika oferto en Kinsaŝo, la ĉefurbo de DRK.

La mediorganizaĵo "Greenpeace" ne estis trankviligita de tiuj deklaroj. Ĝi sin deklaris tre maltrankvila por la konga tropika arbaro kaj pluraj naciaj arbaroj enlistigitaj en la monda heredaĵo.

La NRO petas de Kinŝaso, ke ĝi rezignu pri tiu plano kun « katastrofaj » konsekvencoj por la medio.

En leteroj senditaj al la petrolkompanioj, "Greenpeace" certigas, ke la plano de la konga registaro minacas la vilaĝajn komunumojn, la biodiversecon kaj la mondan klimaton.      

« Tiu adjudika amasa vendo – kiu kontraŭas vigle la surlokaj komunumoj – kovras parte la torfejojn kaj plurajn protektatajn zonojn », denuncis la NRO. « La centra baseno estas komplekso riĉaj je torfejoj kaj biodiverseco », kiu « entenas ĉirkaŭ 30 gigatunojn da karbono, ekvivalenta je tri jaroj da mondaj emisioj de CO2 »

 

« La malbono de la petrolo »

« La adjudika vendo ne nur damaĝas la bildon de DRK kiel solvo al la klimata krizo, sed submetas la Konganojn al koruptado, perforto kaj malriĉeco, kiu neeviteble akompanas la malbonon de la petrolo », menciis Irène Wabiwa, ĉefo de la internacia projekto por la kampanjo pri la arbaroj de la Konga Baseno ĉe "Greenpeace Afrique".

Pli ol 100 000 personoj subskribis peticion, kiu petas de la prezidento Félix Tshisekedi, ke li metu finon al la ekspluatado de novaj petrolaj kaj gasaj kampoj en la lando.            

La decido de DRK intervenas kvin monatojn post la subskribo de akordo pri financado de protektado de la kongaj arbaroj dum la COP26, ĝis 500 milionoj da dolaroj, bedaŭris aliparte "Greenpeace".

03/06/2013

Demokratia respubliko kongo : la arbaro prirabita de internaciaj kompanioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/demokratia-respubliko-kongo-la-arbaro-prirabita-de-internaciaj-kompanioj

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }