12/08/2022
Bildo: Infanoj en Gazao la 8an de aŭgusto 2022
La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj postulis vendredon malfermon de enketoj « tujaj, sendependaj, senpartiecaj, zorge ekzamenitaj kaj travideblaj » pri la lastaj incidentoj, kiuj okazis en la okupaciataj palestinaj teritorioj.
S-ino Bachelet sin deklaris « maltrankvila pro la morto de palestinaj infanoj dum la antaŭnelonga eskalado, kiam 17 infanoj estis mortigitaj dum la militaĵoj en Gazao, kaj du aliaj mortigitaj la 9an de aŭgusto dum policaj operacoj kondukitaj de Israelo en Cisjordanio. Tio sumas ĝis 37 la nombron de mortintoj de post la jarkomenciĝo en la okupaciataj palestinaj teritorioj ».
« Suferigi infanon dum konflikto estas emociege, kaj mortigi aŭ vundi ĝin estas netolereble », ŝi bedaŭris.
En sia komunikaĵo, S-ino Bachelet atentigis kontraŭ la « preskaŭ totala foresto de kulpeco koncerne la malobservadojn de la internacia humanitara juro, kiuj okazis dum la antaŭnelongaj militaĵoj en Gazaa sektoro »
Ŝi ankaŭ atentigis kontraŭ la « ripetitaj malobservadoj fare de Israelo, de la internacia juro pri Homaj rajtoj kaj de la okupacia juro en Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo ».
Kaj la UN-respondeculino aldonis: « La situacio en Palestino estas tre fragila kaj tiaj incidentoj, kiuj okazis en Napluzo minacas kaŭzi pli da militaĵoj en Gazao », aludante pri la murdo de la aktivulo Ibrahim al-Nabulsi kaj du aliaj, fare de la israela armeo pasintan mardon.
Samkuntekste, ŝi substrekis, ke « la ĝeneraligita uzado de realaj kugloj fare de la israelaj fortoj en tuta Cisjordanio kaj Orienta Jerusalemo kondukis dum la jaro al alarma kresko de mortintoj inter la palestinanoj ».
« La humanitara internacia juro estas klara: ĉia atako, kiu povas endanĝerigi la vivon de la civiluloj, aŭ malutili al iliaj havaĵoj estas malpermesita », ŝi precizigis, alvokante ĉesigi tuj tiajn atakojn ».
« Malobeeme al la internacia humanitara juro, ankaŭ palestinaj armitaj grupoj lanĉis centojn da raketoj kaj pafaĵoj dum sendistingaj atakoj, kaŭzante civilajn viktimojn kaj damaĝon al civilaj havaĵoj en Israelo, same kiel en Gazao. Laŭ la israelaj aŭtoritatoj, sume 70 israelanoj estis vunditaj ».
« Necesas observi certan moderecon por eviti novajn sangelverŝojn, atentante interalie, ke pafiloj estu utiligitaj en la strikta respekto de la internaciaj normoj », aldonis S-ino Bachelet.
Pasintan dimanĉon, Egiptio finatingis akordon pri batalhaltigo en Gazaa sektoro inter la movado Islama Ĝihado kaj Israelo, kiu metis finon al tri tagoj da milita alfrontiĝo.
Almenaŭ 48 Palestinanoj, inter kiuj 17 infanoj kaj kvar virinoj estis mortigitaj kaj 360 aliaj estis vunditaj dum la israela ofensivo, laŭ la lasta bilanco de la palestina ministrejo pri Sano.
/image%2F0553642%2F20220812%2Fob_4ea618_118559650-gaza-detail-map-x2-640-nc.png)
/image%2F0553642%2F20220812%2Fob_c6135a_malespero.jpg)
/image%2F0553642%2F20220812%2Fob_2d7b70_b-tselem.jpg)