09/05/2019
«Tiuj nombroj estas eksternormaj kompare kun la lastaj jaroj», asertas la respondeculino de la federala agentejo de la doganoj kaj protektado de la landlimoj (CBP). Multaj migrantoj estas liberigitaj atendante ekzamenon de sia azilpeto.
Pli ol 100 000 migrantoj estis arestitaj post ilia kontraŭleĝa trapasado de la usona landlimo, foririnte de Meksiko en aprilo, indikis merkredon la usona landlima polico. Tiu simbola sojlo estas superita por la dua sinsekva monato.
«La nombro da arestadoj estas eksternorma, kompare kun la lastaj jaroj» asertis Carla Provost, respondeculino de la federala agentejo de la doganoj kaj protektado de la landlimoj, antaŭ komisiono de la Senato. En aprilo, 109 144 kontraŭleĝaj migrantoj estis arestitaj, ĉe la doganejo aŭ laŭlonge de la landlimo, laŭ la statistikoj de la CBP, post 103 719 en marto, kaj 76 534 en februaro.
La familioj kaj neakompanataj neplenaĝuloj reprezentis 64% el la arestadoj en aprilo. Sume, 460 294 personoj estis arestitaj ĉe la landlimo kun Meksiko de post la komenciĝo de la imposta jaro 2019, la 1an de oktobro. «En daŭro de nur sep monatoj, ni jam superis la sumojn de ĉiu imposta jaro de post 2009», aldonis Carla Provost.
Multaj infanoj arestitaj
Plimulte, la kaŝmigrantoj prezentiĝas al la aŭtoritatoj, kaj petas azilpeton. Plejparte el ili devenas de Centra Ameriko – Honduro, Gvatemalo, Salvadoro precipe - kaj deklaras, ke ili fuĝas perforton kaj malriĉecon, kiu regas en sia lando.
«Por la unua fojo en la historio de la landlima polico, preskaŭ duono el la arestitaj adoltoj akompanis infanojn», asertis la respondeculo de la CBP. «Ili perfekte ricevis la mesaĝon: Akompanu infanon, kaj vi estos liberigitaj» ŝi diris. Multaj migrantoj estas liberigitaj atendante la ekzamenon de sia azilpeto, ĉar la urĝaj gastigejoj de la CBP funkcias «trans niaj kapablecoj». «Tio estas same kiel sitelo sub krano, kiu likas. Ne gravas la nombro da siteloj, se ni ne povas haltigi la fluon», ŝi komentis.
Donald Trump faris de la lukto kontraŭ la kontraŭleĝa migrado prioritaton opiniante, ke la lando afiŝas «kompleta». La usona prezidento dekretis urĝan staton por akiri plurajn miliardojn da dolaroj, kaj financi sian kontestatan projekton de muro ĉe la landlimo.
Dum tempo, li minacis fermadi la landlimon kun Meksiko akuzata, ke ĝi ne blokas la migrantojn, kiuj trapasas ĝian teritorion. Li ankaŭ nuligis la financajn helpojn al la tri landoj de Centr-Ameriko, postulante, ke ili faru «pli» por malhelpi siajn samnacianojn atingi Usonon.
