Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2022 4 17 /02 /février /2022 17:06

17/02/2022

Cristina Calderon estis la lasta lingvanino de la ne-skribita lingvo de la Jagana popolo, kiu loĝas en la glaciaj regionoj ekstremsude de Ĉilio.   

En 2009, Unesko aldonis ŝin al la listo de la « vivantaj homaj trezoroj ». Ŝia malapero, je 93 jaraĝa, estigis multajn reagojn en Ĉilio kaj eksterlande. 

La anonco de la morto estis farita merkredon 16an de februaro fare de unu el ŝiaj naŭ gefiloj en Tvitero : « Mia patrino, Cristina Calderon, mortis. Mi profunde malĝojas, ke mi ne ĉeestis, kiam ŝi forpasis. Tio estas trista novaĵo por la Jaganoj », skribis ŝia filino, Lidia Gonzalez Calderon, vic-prezidantino de la Asembleo, taskita pri la redaktado de nova Konstitucio por Ĉilio.      

« La tutan laboron, kion mi faras nun ene de la Konstitucia Asembleo estas farata je ŝia nomo », ŝi aldonis.

La Jaganoj estas konsiderataj kiel la plej sudaj loĝantoj de la planedo post ilia alveno antaŭ pli ol 6 000 jaroj en la Horna Kabo kaj Granda Insulo de Fajrolando, ĉe la suda pinto de la Amerika kontinento. Tiu popolo de spertaj navigistoj estis longtempe nomada.

Ilia populacio atingis 3 500 personojn, antaŭ la alveno de la Eŭropanoj en tiu areo, en la 19a jarcento. Ĝi poste malkreskis abrupte en daŭro de kelkaj jardekoj pro malsanoj vehiklitaj de la kolonianoj.    

Tiu, kiun ŝiaj proksimuloj nomis « avino Cristina » fariĝis simbolo de la kultura rezistado de la indiĝenaj popoloj de Ĉilio.

« Mi estas la lasta lingvano, kiu plu parolas la Jaganan lingvon. Aliaj plu komprenas sed ne parolas kaj ne scipovas ĝin kiel mi », deklaris Cristina Calderon en 2017 al grupo de ĵurnalistoj, kiu vizitis ŝin en la vilaĝo Ukika.

Tie plu vivas plejparte el la ĉirkaŭ 100 posteuloj de la Jaganoj, kiuj plu vivas kilometron for de Puerto Williams, la plej suda urbo de la planedo, sude de Uŝuaia (Argentino).

 

« Tio do estos definitiva perdo »

La prezidento de Ĉilio, Gabriel Boric, origine de Punta Arenas, sude de Ĉilio, skribis en Tvitero, ke li bedaŭras la morton de Cristina Calderon, sed substrekis, ke « ŝia amo, ŝia klerigado kaj lukto elde la sudo de la mondo, kie ĉio komenciĝis, vivos por ĉiam ».

Post la morto de sia fratino Ursula, Cristina Calderon estis agnoskita en 2009 fare de Unesko kiel « vivanta homa trezoro », interalie pro sia rolo en disvastigo de la lingvo kaj tradicioj de sia popolo.

Ĝis la lastaj jaroj de sia vivo, ŝi dediĉis sin al metiarto kaj sukcesis transmeti al unu el siaj nepinoj kaj al nevino parton de sia sciado pri tiu formortanta lingvo ne-skribita kaj melodia.   

« Aliaj generacioj scipovas la Jaganan lingvon, sed ne atingas la nivelon de Cristina. Tio do estos definitiva perdo », jam alarmis kvin jarojn antaŭe la antropologo Maurice van de Maele.

20/12/2021

Ĉilio : la maldekstra kandidato Gabriel Boric estas elektita kiel nova prezidento de la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/cilio-la-maldekstra-kandidato-gabriel-boric-estas-elektita-kiel-nova-prezidento-de-la-lando.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }