/image%2F0553642%2F20211220%2Fob_709676_pc-a-pesar-de-pinochet-y-pinera-chile.jpg)
20/12/2021
Je 35-jara, li fariĝas la plej juna prezidento de la Respubliko el la historio de Ĉilio.
Ĝi estas triumfo por la maldekstra koalicio. Gabriel Boric estis oficiale elektita dimanĉon 19an de decembro kiel prezidento de la Respubliko de Ĉilio.
La maldekstra kandidato venkis dum la dua baloto kun 55,87% el la voĉdonoj kontraŭ 44,13% favore al sia ekstremdekstra oponanto José Antonio Kast, tamen ĉekape dum la unua baloto.
La partopreno superis 55%, kio estas nova rekordo de post la fino de la deviga baloto en 2012.
Je 35 jara, li fariĝas la plej juna prezidento de Ĉilio.
Ambaŭ finalistoj de la baloto proponis sociajn projektojn komplete malsamajn en senprecedenca duelo de post la reveno al demokratio en 1990.
José Antonio Kast, kiu ripetis dum la balotkampanjo, ke li estas la kandidato de « ordo, justico kaj sekureco », gratulis sian oponanton : « Li meritas nian tutan respekton, multaj Ĉilianoj fidas lin », li deklaris post agnosko de sia malvenko.
Gabriel Boric venkis interalie dank’al sia projekto de Socialema Ŝtato, kio estus ampleksa ŝanĝiĝo en lando konsiderata kiel la pensfabriko de la liberalismo en Latinameriko.
Li tiel kunigis ĉirkaŭ li la averaĝan kaj superaveraĝan klasojn, ĉefe en Santiago. Aĝa je 35 jaroj, li intencas promocii grandan impostan reformon por akiri la partoprenon de la plej riĉaj al sia programo pri pli bona aliro al sano, edukado kaj la kreado de emerita sistemo, nun tute privata.
/image%2F0553642%2F20211220%2Fob_75c5dc_cdn-image.gif)
hispana : https://www.youtube.com/watch?v=3G8zStrrkxQ
/image%2F0553642%2F20211220%2Fob_ce3bc9_konstitucia.jpg)
17/05/2021
Ĉilio balotas favore al la sendependaj partioj por reverki la Konstitucion hereditan de Pinochet
/image%2F0553642%2F20211220%2Fob_9fc52e_40.jpg)
01/12/2019
Ĉilio: pli ol 40 tagojn post la komenciĝo de la protestado, alfrontiĝoj kaj manifestacioj daŭras
/image%2F0553642%2F20211220%2Fob_ba8d42_2020.jpg)
/image%2F0553642%2F20211220%2Fob_2e88ca_albertina.jpg)