/image%2F0553642%2F20220216%2Fob_0510e8_reggane-accident.jpg)
16/02/2022
62 jarojn antaŭe, Francio efektivigis la unuan el siaj atmosferaj nukleaj testoj. « Blua gerbilo », la nomo de la testo, okazis en Reggane, meze de la alĝeria Saharo. Jardekojn poste, la loĝantoj de la regiono plu kunvivas kun la efikoj de la refalaĵoj de tiuj nukleaj testoj.
Hodiaŭ, Fatma Zohra Benbrahan, alĝeria advokatino kaj aktivulino pri Homaj rajtoj plendas kontraŭ la francaj aŭtoritatoj kaj la prezidentoj, de Valéry Giscard-d'Estaing ĝis Emmanuel Macron, ĉe la Internacia punkortumo en Hago.
Laŭ ŝi, la testoj havis vastajn konsekvencojn ĝis 700 kilometroj diametre : « En tiu zono troviĝis la viktimoj de tiuj nukleaj eksplodoj, eksplikas la advokatino. Tio meritas mencion, ĉar ĝis nun, Francio ne volas agnoski la diametron, en kio okazis tiuj eksplodoj. La listo de malsanoj radio-devenaj, kiuj sumas 42 malsanojn estas agnoskita koncerne nur 12 el tiuj kazoj. Necesas mencii kvar aliajn. Ni do tute ne akiris plenan agnoskon de la sanitaraj efikoj suferitaj de la civitanoj. »
Hodiaŭ plu ekzistas viktimoj
La lokejo Reggane plu enkalkulas gravan procenton de kanceruloj, de personoj, kiuj suferas hipertension, kaj sennombreblaj kazoj de misformaĵoj kaj aliaj patologioj ligitaj al tiuj testoj de la kolonia Francio.
Blinda maljuna viro rakontas sian 13an de februaro 1960 :
« Post tiu tago, ĉiuj francoj forlasis la regionon per aviadilo al Francio, dum ni restis ĉi tie. Mi blindiĝis ĉi tiun tagon. »
Testoj en Alĝerio, antaŭ Franca Polinezio
Por konduki sian lukton, la advokatino Fatma Zohra Benbraham baziĝas sur oficiala dokumento, en kio la franca registaro agnoskis la 200 nukleajn testojn efektivigitajn en franca Polinezio inter 1966 kaj 1996.
La nukleaj testoj en la alĝeria dezerto daŭris ses jarojn, ĝis 1966.
La serio de testoj en Reggane konsistis en 4 atmosferaj nukleaj testoj de Bombo A kondukitaj de Francio inter februaro 1960 kaj aprilo 1961, fine de la Alĝeria milito por sendependeco.
La bomboj eksplodis en la sahara Milita Eksperimenta Centro apud Reggane. Unuan fojon Francio eksplodigis nukleajn armiloj.
Serio de 13 subteraj nukleaj testoj kaj kvin atmosferaj nukleaj testoj estis poste kondukitaj en la montaro de Ahaggar , apud In-Ekker, inter novembro 1961 kaj februaro 1966.
/image%2F0553642%2F20220216%2Fob_8aaf37_reggane.jpg)
/image%2F0553642%2F20220216%2Fob_e46ca6_218832250-4155961447791932-81348970505.jpeg)