/image%2F0553642%2F20211026%2Fob_2ee3d5_antisemitismo.jpg)
14/10/2021
Antisemitismo plu ĉeestas. Por kontraŭi tiun ondon de malamego kaj konservi vigla la memoron de la Holokaŭsto, internacia forumo malfermiĝis merkredon en Malmö. Stefan Löfven, la sveda Ĉefministro faris de sia lukto kontraŭ antisemitismo unu el siaj lastaj bataloj. Li promesas pli bone protekti la 15 000 ĝis 20 000 judojn ĉeestantajn en Svedio.
« Ni ne kontentiĝos pri plia deklaro, li diris. Tial, mi kuraĝigis la delegaciojn, ke ili prezentu konkretajn aranĝojn por promocii la memoron de la Holokaŭsto kaj batalu kontraŭ antisemitismo, anticiganismo kaj aliaj formoj de rasismo ».
Laŭ la Agentejo pri fundamentaj rajtoj de Eŭropa Unio, naŭ judoj el 10 opinias, ke antisemitismo kreskis en sia lando, kaj 38% projektas migri, ĉar ili ne plu sentas sin en sekureco en Eŭropo.
En Svedio, la plendoj ligitaj al antisemitismaj deliktoj kreskis je pli ol 50% inter 2016 kaj 2018, kreskante de 183 ĝis 278.
La svedaj aŭtoritatoj promesis plifortigi la resursojn de la polico, altigi la buĝeton dediĉitan pri protektado de la plej minacitaj kongregacioj kaj al prevento ĉe la junularo.
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_81d28d_malmo.jpg)
franca : https://www.youtube.com/watch?v=1Ha9jGDn2EM
Angla : https://www.youtube.com/watch?v=k7mmt-c8y8s
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=hb_uGicsDls
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=WWH58dKzBKU
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=4EmelJD2O6k
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=zxOatq4Fhgg
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=S8WSLQQJwe8
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_60e2c1_anti4.jpg)
28/04/2018
Germanio: mobilizado kontraŭ antisemitismo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/04/germanio-mobilizado-kontrau-antisemitismo.html
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_394c7c_anti5.jpg)
29/03/2018
Antisemitismo, eŭropa plago
http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/3062d115eb02cd098213a6cbcdbec0c57c9927a4
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_c07f27_anti6.jpg)
25/04/2013
Hungario : vasta manifestacio kontraŭ antisemitismo
http://neniammilitointerni.over-blog.com/hungario-vasta-manifestacio-kontra%C5%AD-antisemitismo
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_70619a_anti1.jpg)
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_6cd4cf_anti2.jpg)
/image%2F0553642%2F20211014%2Fob_c2fa3e_anti3.jpg)