/image%2F0553642%2F20211206%2Fob_30dbf6_topelement.jpg)
06/12/2021
La "Fondaĵo por la memoro de la Holokaŭsto" vigle reagis al la incidentoj, kiuj okazis dum la manifestacioj de sabato.
En multaj landoj, kelkaj opoziciuloj al la vakcino kaj la registaraj aranĝoj elmontris flavan stelon kaj svingis sloganojn, komparante registaran politikon kun la politiko de la nazia reĝimo.
Tio estas « Netolereblaj mikskonfuzaĵoj », opiniis lundon la "Fondaĵo por la memoro de la Holokaŭsto" en komunikaĵo.
« La uzado de tiuj simboloj partoprenas intence al banaligo de la Holokaŭsto, kaj tia devojigo de la estinteco kondukas al distordo de la Historio ».
La Fondaĵo memorigas, ke « la nazia reĝimo uzadis flavan stelon por rasa persekutado, kiu celis ekstermi tutan popolon ».
Ĝi aldonas, ke « la viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj estis devigataj surhavi tiun insignon estis celitaj nek pro tio, kion ili faris aŭ rifuzis fari, nek pro tio, kion ili diris aŭ ne diris, sed pro tio, kion ili reprezentis por siaj ekzekutistoj ».
Ĝi fine alvokas ĉiujn « kontraŭi firme tiujn netolereblajn mikskonfuzaĵojn », kaj peti de la « publikaj aŭtoritatoj, ke ili uzu ĉiujn rimedojn por meti finon al tiuj agadoj ».
« La Historio montris, ke la tragedioj komenciĝas per vortoj, kaj finiĝas per agoj ».
http://www.lessentiel.lu/fr/luxembourg/story/amalgames-inacceptables-avec-la-shoah-27848834