Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 janvier 2022 6 22 /01 /janvier /2022 22:31
pixabay

22/01/2022

Pesticidoj, urbigado, intensaj kulturoj… La premo sur la aparte riĉa ekosistemo de la teritorio estas tre forta. Dek ses specioj jam definitive malaperis.

La papago de Gvadelupo, kiu estas endemia specio malaperis de la planedo. Definitive malaperis ankaŭ heliko, kaj la Kariba foko, bedaŭras Florian Kirchner, taskita pri programo « specioj » ĉe la Internacia Unio por Konservado de la Naturo (UICN).

En komuna komunikaĵo, la UICN, la Nacia Muzeo pri Natura Historio kaj la Franca buroo por biodiverseco mencias, ke 15% el la bestaj specioj de Gvadelupo estas minacitaj.  El la 574 bestaj specoj studitaj, 85 estas minacitaj, 48 kvazaŭ-minacitaj kaj 16 jam malaperis.

« La konstato, kion ni faras nun, postulas agadon. Tio maltrankviligas nin, ĉar ni ne forgesu, ke ankaŭ la homoj dependas de la biodiverseco. La biodiverseco nutradas nin, renovigas la oksigenon de la aero, renovigas la fekundecon de la grundoj, polenas la kulturojn. Ni bezonas sanajn ekosistemojn por dece vivi sur tiu planedo », alarmas Florian Kirchner.

 

Miksaĵo da minacoj

« Ni vere konstatas tre fortan miksaĵon da minacoj, kiu metas la faŭnon sub forta premo. Tiuj minacoj estas damaĝoj kontraŭ la naturaj loĝlokoj, ekzemple la marbordaj arbaroj de malalta altitudo estas iom post iom detruitaj de la urbigado aŭ kulturebligo », eksplikas Florian Kirchner. « Ni ankaŭ spertas damaĝojn en la riveroj, interalie en la enfluejoj, kie la premoj vere estas tre fortaj sur la fiŝoj kaj la krustuloj. Kaj restas la poluaĵoj, kaŭzataj de la pesticidoj uzitaj antaŭnelonge aŭ nuntempe, kaj la salubrigo, kelkfoje misfunkcianta en Gvadelupo ».

Tiuj minacoj endanĝerigas la birdojn, la mamulojn, kaj ankaŭ la fiŝojn aŭ la papiliojn ekzemple. « Dum la kvin lastaj jarcentoj, ni jam listigis almenaŭ 16 speciojn, kiuj definitive malaperis », mencias Florian Kirchner.

Pripensado estas nun kondukata en Gvadelupo por adopti novajn dekretojn pri protektado de specioj – kiuj malpermesas kapti aŭ mortigi specifajn bestojn -  kaj protekti speciojn, kiuj ne ankoraŭ estas tiaj hodiaŭ, kiel ekzemple insektojn.

04/09/2021

Tutmonda kongreso pri Naturo : 38 500 specioj estas « minacitaj », la komoda varano estas nun « en danĝero »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/09/tutmonda-kongreso-pri-naturo-38-500-specioj-estas-minacitaj-la-komoda-varano-estas-nun-en-dangero.html

07/05/2019

Miliono da specioj minacitaj je formorto, inter kiuj multaj «en la venontaj jardekoj».
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/miliono-da-specioj-minacitaj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }