04/09/2021
La Internacia Unio por la Konservado de Naturo ĝisdatigis sian "Ruĝan liston" pri minacitaj specioj.
Tio estas nova pruvo de kolapso de la biodiverseco emfazita de la sciencistoj. Ĉirkaŭ 28% el la specioj studitaj de la "Internacia Unio por la Konservado de Naturo" (IUKN) estas « minacitaj », laŭ ĝisdatigo de la fama "Ruĝa Listo" starigita de la plej granda tutmonda organizaĵo pri konservado de la naturo, publikigita sabaton 4an de septembro en Marsejlo (Francio).
Sume, la IUKN studis 138 374 speciojn, inter kiuj 38 343 estas klasifikitaj de tiu barometro pri vivuloj, en pluraj minacitaj kategorioj.
Komodora varano, ŝarkoj…
La famaj Komodoraj varanoj, kies vivkondiĉoj estas minacitaj de la klimata varmiĝo, estas nun klasifikitaj « en danĝero ». Jam konsiderata kiel « vundebla », la plej dika lacerto en la mondo spertis modifon de sia statuso fare de la IUKN, kiu avertis : « la altiĝoj de la temperaturoj kaj do de la marnivelo reduktos ĝian vivlokon je almenaŭ 30% en la 45 venontaj jaroj ».
Ĉirkaŭ 37% el la specioj de ŝarkoj kaj rajoj de la mondo estas minacitaj, kompare kun 24% en 2014. Inter la faktoroj, kiuj endanĝerigas ilian vivteniĝon figuras trofiŝkapto, difekto aŭ detruo de la vivloko (31%) kaj la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo (10%), precizigas la IUKN.
La "Ruĝa listo" de la IUKN, kreita en 1964, konsistigas la plej kompletan tutmondan inventaron pri stato de konservado de la vegetalaj kaj bestaj specioj. Ĉiu specio kaj sub-specio estas klasifikita en unu el la naŭ jenaj kategorioj : formorta, formorta en danĝera stato, en kriza danĝero, en danĝero, vundebla, kvazaŭ-minacita, negrava maltrankvilo, nesufiĉaj datumoj, netaksita.
/image%2F0553642%2F20210904%2Fob_f18ee5_ob-82cb9b-zzzsimio.jpg)
07/05/2019
Miliono da specioj minacitaj je formorto, inter kiuj multaj «en la venontaj jardekoj».
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/miliono-da-specioj-minacitaj.html
/image%2F0553642%2F20210904%2Fob_343f05_content-all-noesh-richness-200dpi-crop.png)
/image%2F0553642%2F20210904%2Fob_d3db5b_image-0553642-20210810-ob-e4b23f-image.jpg)