Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2019 2 07 /05 /mai /2019 21:15

07/05/2019

La raporto pri biodiverseco de la grupo de spertuloj de Unuiĝintaj Nacioj, starigis malĝojan priskribon de la estonteco de la homaro, se nenio estos farita por bremsi la malaperigon de la bestaj kaj vegetaĵaj specioj.

450 spertuloj laboris dum tri jaroj pri la redakto de tiu raporto, kaj konkludas fine, ke miliono da specioj estas minacitaj je formorto, inter kiuj multaj «en la venontaj jardekoj».

Laŭ ilia raporto, 75% el la medio estas «grave difektitaj» fare de la homa aktiveco, kaj aparte fare de eksponenciala kreskado de la kulturoj de post la jaro 1970 (+300 %).

La spertuloj emfaze mencias ankaŭ la trofiŝkaptadon, kiu minacas trionon el la stokoj de fiŝoj, kaj la senarbarigon, kies rapideco preskaŭ duobliĝis en daŭro de kvindek jaroj.

Krom la troekspluatado de la teraj kaj maraj resursoj, la spertuloj de UN emfazas la klimatan ŝanĝiĝon, la poluadon kaj la invadajn speciojn inter la kaŭzoj, kiuj minacas la biodiversecon.

Laŭ Sir Robert Watson, prezidanto de la IPBES: «La perdoj en biodiverseco kaj la klimata ŝanĝiĝo tuŝas medion, disvolviĝon, ekonomion kaj sekurecon. Tiuj demandoj estas ligitaj, kaj koncernas ne nur la ministrojn pri medio. La registaroj devas multe pli unuiĝi, la ministrejoj el la tuta mondo devas kunlabori». 

La raporto de la Unuiĝintaj Nacioj alvokas interalie la registarojn, ke ili ĉesigu «la financadojn, kiuj detruas la naturon» kaj «kuraĝigu la transiron al daŭripovaj agrikulturaj praktikoj».

Sir Robert Watson, prezidento de la IPBES deklaris: «Se ni volas lasi al niaj gefiloj kaj genepoj mondon, kiu ne estas detruita de la homaj aktivecoj, ni devas agi tuj. Estas fundamente, ke la registaroj kaj la privata sektoro el la tuta mondo, aŭskultu la voĉojn de la malriĉuloj»           

La spertuloj je origino de la raporto kontestas aliparte la principon de ekonomia kreskado kaj petas prefere «konsideri kiel celon la kvaliton de la vivo».   

Laŭ Anne Larigauderie, ekzekutiva sekretario de la IPBES: «Ni ne volas, ke la homoj sin sentu malkuraĝigitaj kaj pensu, ke nenio estas por fari, ke ni perdis la batalon. Ĉar ni ne ankoraŭ perdis ĝin. Bonŝance, la naturo povas rekonkeri siajn rajtojn kaj venki. Ni vere deziras, ke ĉiu sentu, ke li/ŝi povas kontribui».

Laŭ la aŭtoroj de la raporto, la Homo ne estas minacita je formorto, almenaŭ en proksima estonto.

Tamen, la kvalito de la vivo riskas difektiĝi, kaj tiu difektiĝado minacas antaŭ ĉio la plej malriĉulojn de la planedo. 

https://fr.euronews.com/2019/05/06/un-million-d-especes-menacees

https://www.youtube.com/watch?v=bEQgd6V2wqY

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }